28-a jarcento a.K.

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 28-a jarcento antaŭ Kristo komenciĝis la 1-an de januaro 2800 kaj finiĝis la 31-an de decembro 2701 antaŭ nia erao.

Shennong (Ŝenong) gustumas herbojn por malkovri iliajn kvalitojn, la pozo tipas por bildigoj de li, ĉi-kaze en 19-jarcenta japana pentraĵo

Eventoj[redakti | redakti fonton]

  • Inter la jaroj 2775 kaj 2650 en Antikva Egiptio ardas militoj de la dua dinastio.
  • Ĉirkaŭ la jaro 2773 la 365-taga kalendaro enkondukiĝas en Antikva Egiptio.
  • Laŭ ĉina legendo, en 2737 Shennong (Ŝenong) inventas teon kiel trinkaĵon, kaj ankaŭ malkovras multajn aliajn kuracajn efikojn de plantoj.
  • Plukonstruiĝas la ŝtonepoka monumento Stonehenge en Britio, ekkonstruita jam 300 jarojn antaŭe.
  • En norda Eŭropo iom post iom finiĝas la funelpokalkulturo.