Dielektriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Dielektriko estas materio (izolaĵo) malkonduktanta elektran kurenton. Kiam dielektriko estas submetita al elektra kampo, la elektraj ŝargoj ne fluas tra la materialo (kontraŭe al en konduktilo), sed iomete ŝovas de la originaj neŭtralaj averaĝaj pozicioj, tiam kreante dupolusajn momantojn: pozitivaj ŝargoj translokiĝas laŭ elektraj kampolinioj, kaj la negativaj ŝargoj translokiĝas laŭ kontraŭaj direktoj. Tio kaŭzas internan elektran kampon, kiu parte malgrandigas la eksteran kampon en la dielektriko [1] .

Dum la termo "izolaĵo" rilatas al nebona elektra konduktado, la termo "dielektriko" estas uzita por priskribi materialojn, kiuj okazas grandajn dupolusajn momantojn: tiu fenomeno nomiĝas polarizado de materio. La termo "izolilo" rilatas al aĵo por izoli konduktilojn.

Tiu interago estas tradukita per la nombro nomita dielektra permeableco. Klasika ekzemplo estas la izolanta materialo inter la metalaj platoj de kondensatoroj, la dielektriko grandigas la kapacitancon de kondensatoro per la valoro de sia relativa permitiveco.

La vorto "dielektriko" venas de diskuto de William Whewell, kiu parolis pri "dia-electric" (kies "dia" en la antikva greka lingvo "διά" signifas "per, tra, trans"), kiam li respondis al demando de Michael Faraday.

Kelkaj kutimaj dielektraj medioj[redakti | redakti fonton]

Solidoj[redakti | redakti fonton]

Likvoj[redakti | redakti fonton]

Gasoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dielectric. Encyclopedia Britannica