 | Ĉi tiu artikolo temas pri fizika grando en elektroscienco. Por simile nomita grando en varmoscienco rigardu la paĝon Varmokapacito. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Kapacito. |
Kapacitanco estas atributo de duo de konduktiloj aŭ de unu konduktilo, kiu priskribas ilian povecon kapaciti ŝargon. Por ĝi kutime estas uzata litero "C". Ĝi estas mezurata en faradoj (simbolo F).
La elektroteknikaj elementoj, kiuj posedas kapacitancon nomiĝas kondensatoroj kaj ankaŭ kapacitiloj
[1]. Kutime tiaj elementoj estas sistemoj de platduoj disigitaj unu de la alia sur la tuta amplekso de ilia surfaco per izolanta medio maldika.
-Por duo de konduktiloj kapacitanco estas:

kie Q estas ŝargo,
V estas tensio inter la konduktiloj ;
kiam inter la konduktiloj estas tensio V en unu konduktilo estas ŝargo Q, en la alia estas ŝargo minus Q.
Konsideru konduktilojn kiuj estas samaj, ebenaj, paralelaj kaj proksimaj unu al la alia, kun dielektriko inter ili,
kie
- S - areo de ĉiu el la konduktiloj;
- d - distanco inter la konduktiloj;
- ε - (relativa) dielektra permeableco de medio inter la konduktiloj;
- ε0 - elektra konstanto.
Laŭ la difino de elektra tensio kiu kreas elektran kampon E:

kaj laŭ la gaŭsa leĝo:

do konduktanco inter ili estas:

-Por unu konduktilo kapacitanco estas

kie Q estas ŝargo en la konduktilo,
V estas elektra potencialo de la konduktilo.
Se la konduktilo estas globo, do konduktanco de ĝi estas

kie R - radiuso de la konduktilo.
Simpla demonstro estas konsideri ke la surfaco estas la surfaco de la sfero
- (
), kaj la distanco estas la radiuso (
) .
Kalkulante la kapacitancon de sistemo per solvado de la Laplaca ekvacio
kun konstanta potencialo
pri dudimensia surfaco de konduktiloj ene de tri-dimensia spaco.
Kapacitanco de simplaj sistemoj
| Tipo |
Kapacitanco |
Diagramo kaj difinoj
|
| Kapacitilo kun du paralelaj platoj
|
|
|
| Kuncentraj cilindroj
|
|
|
| Ekscentraj cilindroj[2]
|
|
: Dielektra konstanto
: Ekstera radiuso
: Ena radiuso
: Distanco rilate al centro
: Konduktilolongo
|
| Paro de paralelaj konduktiloj[3]
|
|
|
| Konduktilo paralela al wando[3]
|
|
: Konduktilradiuso
: Distanco, 
: Konduktilolongo
|
| Kuncentraj sferoj
|
|
|
| Sfero antaŭ wando
|
|
: Radiuso
: Distanco, 

|
| Sfero
|
|
: Radiuso
|
| Cirkla disko[4]
|
|
: Radiuso
|
Makdika rekta konduktilo, finia longo[5][6][7]
|
|
: Konduktilradiuso
: Longo

|
- ↑ Pro la faktoj, ke rezistanco rilatas al "rezistilo", induktanco rilatas al "induktilo", do logike pri kapacitanco endas uzi la neologismon "kapacitilo".
- ↑ (1973) “Capacitance and potential gradients of eccentric cylindrical condensers”, Physics 4 (2), p. 81–85. doi:10.1063/1.1745162.
- ↑ 3,0 3,1 Jackson, J. D.. (1975) Classical Electrodynamics. Wiley.
- ↑ Jackson, J.D.. (1975) Classical Electrodynamics. Wiley.
- ↑ (1878) “On the electrical capacity of a long narrow cylinder and of a disk of sensible thickness”, Proceedings of the London Mathematical Society IX, p. 94–101. doi:10.1112/plms/s1-9.1.94.
- ↑ (1962) “Static boundary problems for a hollow cylinder of finite length. III Approximate formulas”, Zhurnal Tekhnicheskoi Fiziki 32, p. 1165–1173.
- ↑ (2000) “Charge density on thin straight wire, revisited”, American Journal of Physics 68 (9), p. 789–799. doi:10.1119/1.1302908. Bibkodo:2000AmJPh..68..789J.