Konstitucio de la Rusia Federacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
prezidanta kopio de la Konstitucio de la Rusia Federacio el 1993

La nuna Konstitucio de la Rusia Federacio (ruse Конституция Российской Федерации, Konstitucija Rossijskoj Federacii, prononco laŭ la IFA-sistemo kənsʲtʲɪtutsɨjə rɐsʲijskəj fʲɪdʲɪratsɨɪ) estis adoptita per nacia referendumo la 12-an de decembro 1993, kaj ekvalidis la 25-an de decembro 1993, en la momento de ĝia oficiala publikigo. Ĝi anstataŭigis la konstitucion de la Rusia SSR kaj finis la epokon de la sovetia registara sistemo. La aktuala konstitucio estas la plej longviva en la historio de Rusio, krom la stalinisma Sovetia Konstitucio de 1936.

La Konstituciiga Asembleo de Rusio en 1993 havis pli ol 800 partoprenantojn. Sergej Aleksejev (Сергей Алексеев, 1924-2013), Sergej Ŝaĥraj (Сергей Шахрай, n. en 1956) kaj foje Anatolij Sobĉak (Анатолий Собчак, 1937-2000) konsideriĝas kunaŭtoroj de la konstitucio. La teksto de la konstitucio estis inspirita per la konstitucia projekto de Miĥail Speranskij (Михаил Сперанский, 1772–1839) kaj per la nuna konstitucio de Francio.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]