Adolf von Kröner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Adolf von Kröner
Adolf Kroener.jpg
Persona informo
Naskiĝo 26-an de majo 1836 (1836-05-26)
en Stutgarto
Morto 29-an de januaro 1911 (1911-01-29) (74-jara)
en Stutgarto
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Germanio
Familio
Infano Alfred Kröner
Profesio
Profesio ĵurnalisto • eldonisto
Information icon.svg
vdr
Domo en la Adolf-Kröner-strato en Stuttgart

Adolf von KRÖNER (naskiĝinta la 26-an de majo 1836 en Stuttgart, mortinta la 29-an de januaro 1911 samloke) estis germana eldonisto. Li honortitoloĝis sekreta komerca konsilisto kaj iĝis honora civitano de Lepsiko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post gimnazifrekvento li volis dediĉi sin je muziko sed devas baldaŭ interrompi tiajn studojn. Sekve li aliorientiĝis je libroeldonado kaj librovendado kaj trejniĝis ĉe W. Bach en Stuttgart. Liaj lernoknabaj jaroj venigis lin ankaŭ al la entreprenoj de Rieger en Munkeno kaj Maltes en Stuttgart.

En 1859 li memstaruliĝis aĉetinte libropresejon Hof- und Kanzlei-Buchdruckerei de la gefratoj Mäntler en Stuttgart. Tuj poste ĝi etendiĝis je eldonejo. Jam la unajn jarojn konstateblis vigla eldonado. Kröner editoris i.a. la leterinterŝanĝon inter Varnhagen von Ense kaj Oelsner kaj leterojn de Rahel (1865). Krome Em. Geibel, Ein Münchener Dichterbuch; la geografiajn-historiajn skribitaĵojn de Th. Griesinger; W. Hertz, Hugdietrichs Brautfahrt, 1863; diversaĵojn de Paul Heyse, Paul Lindau, Otfried Mylius.

En 1867 la Kröner-eldonejo pligrandiĝis post akiro de la plejparto de la verkardo de la stuttgart-a Becher-eldonejo (iam: Riegersche Verlagsbuchhandlung). Krom diversaj lernejaj libroj menciindas tie ĉi la verkoj de Hans Hopfen kaj W. Menzel kiel ankaŭ la komponaĵoj muzikaj de R. von Hornstein. Post la dungo de la pli juna frato Paul en 1867, kiu specialiĝis je presotaĵoj, la entrepreno tiel kreskiĝis ke funkciis baldaŭ ne malpli ol 34 rapidaj presiloj. En la 1868-a jaro ankaŭ Carl Kröner ekkompanianis. En 1870 la kompleta eldonejo de Adolph Krabbe el Stuttgart (fondojaro 1839) alvenis kiu estis prizorginta verkojn de F. W. Hacklaender , de Ernst Eckstein, Edm. Hoefer, W. Jensen, Th. Mundt, L. Mühlbach, Ottilie Wildermuth, Emma Laddey ktp. Gravis en la eldonprogramo ankaŭ la ĝenerala mondhistorio en 72 volumoj de W. Menzel kaj ties fama trivoluma verko »Deutsche Dichtung«. Mondliteraturaĵoj de Joh. Scherr (Bildersaal der Weltliteratur) kaj multaj porjunulaĵoj ankaŭ publikigitis.

En 1877 la firmaonomo ŝanĝiĝis je Gebrüder Kröner; samjare ĉiuj rajtoj pri la Hacklaender-aĵoj ceditis al Carl Krabbe en Stuttgart (fondiĝo en 1876). En 1883 Carl Kröner maldungiĝis, inverse oni akiris la lepsikan firmaon de Ernst Keil. En 1886 faritis alia akiro, nome de la porjunula sekcio de Emil Berndt (Lepsiko/Odeso), kiu siavice estis akirinta la iama Chelius-eldonejo (Stuttgart). En 1888 la Gefratoj Kröner englutis la en 1865 fonditan firmaon de Hermann Schönlein, el kies sortimento famegis la universala libro »Buch für Alle«.

En 1890 unuigis Gebrüder Kröner, Herm. Sĉönleins Naĉfolger kaj W. Spemann siajn entreprenojn akcikompanie sub la nova nomo "Union Deutsche Verlagsgesellschaft" kies ĉefkontrolkomisiano estis Adolf Kröner mem. Malmultekostajn klasikaĵojn publikigis oni kune kun la Cotta-eldonejo sub la titolo »Cottas Bibliothek der Weltlitteratur«. En 1904 Adolf Kröner demisiis de la kontrolkomisio kaj ĉefgvidis la Cotta-firmaerojn.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Adolf Kröner faris por la komuna bonesto de la libra mondo multajn gravajn aferojn. En 1879 li elektitis dua, en 1882 unua estro de la Borsasocieto de la germana librovendado. Li tre engaĝiĝis en la batalo kontraŭ tro malkaraj kaj malbonaj libroj. Instiganto li estis krome de laf ondo de lokaj kaj provinciaj societoj filiaj de la borsa societo. Internacie li pioniris en kopirajtaj problemsolvoj. Sub lia gvidado metitis la fundamenta ŝtono je la Lepsika librovendista kaj -eldonista domo (Leipziger Buchhändlerhaus) en 1886.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Rudolf Schmidt: Deutsche Buchhändler. Deutsche Buchdrucker. Vol 3. Berlin/Eberswalde 1905, p. 583-584, kio relegblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]