Gyula Mitrovics

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gyula Mitrovics [djulsa mitroviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mitrovics Gyula estis hungara esteto, instruisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1935).

Gyula Mitrovics [1] Arkivigite je 2013-09-27 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 29-an de junio 1871 en Sárospatak. Li mortis la 17-an de marto 1965 en Stuttgart.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Mitrovics frekventis universitatojn en Budapeŝto, Vieno, Berlino. Li ricevis diplomojn en 1893 kaj 1898. Li ekinstruis en sia naskiĝurbo en gimnazio en 1893. Li estis nomita lerneja direktoro en Miskolc en 1904. En 1909 li instruis en kolegio de Debrecen, sed ekde 1917 li instruis jam en la universitato. En 1940 li iĝis rektoro, en la sekva jaro li pensiuliĝis.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A valószerűségről (1893)
  • Az alaki szép hatásának magyarázata a lélektudomány alapján (1914)
  • Nevelésügyi feladataink a háború után (Niaj edukaj taskoj post la milito), (1918)
  • A magyar esztétikai irodalom története (Historio de la hungara estetika literaturo), (1928)
  • A neveléstudomány alapvonalai (1933)
  • A műalkotás szemlélete (1940)

Fontoj[redakti | redakti fonton]