Paŭlino de Saksio-Vajmaro-Eisenach
Paŭlino de Saksio-Vajmaro-Eisenach | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 25-an de julio 1852 en Stutgarto | |
Morto | 17-an de majo 1904 (51-jaraĝa) en Orte | |
Mortis per | Malsano vd | |
Tombo | Vajmaro vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Saksio-Vajmaro-Eisenach vd | |
Familio | ||
Dinastio | Dinastio Wettin vd | |
Patro | princo Hermann de Saksio-Vajmaro-Eisenach vd | |
Patrino | Princess Augusta of Württemberg (en) vd | |
Gefratoj | Prince Wilhelm of Saxe-Weimar-Eisenach (en) vd | |
Edz(in)o | Karlo Aŭgusto, grandduko-heredonto de Saksio-Vajmaro-Eisenach (1873–nekonata valoro) vd | |
Infanoj | Vilhelmo Ernesto de Saksio-Vajmaro-Eisenach, Prince Bernhard of Saxe-Weimar-Eisenach (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | aristokrato vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Pauline Ida Marie Olga Henriette Catharina von Sachsen-Weimar-Eisenach (naskiĝinta la 25-an de julio 1852 en Stutgarto, mortinta la 17-an de majo 1904 en Orte) estis princino de Saksio-Vajmaro-Eisenach kaj dukino de Saksio kiel ankaŭ post la geedziĝo hereda dukino de Saksio-Vajmaro-Eisenach.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Paŭlino estis la plej maljuna infano de princo Hermano (Saksio-Vajmaro-Eisenach) (1825–1901). Li fondis per la geedziĝo kun Auguste von Württemberg (1826–1898), la plej juna filino de reĝo Vilhelmo la 1-a de Virtembergo, kaj per soldatiĝo ĉe la reĝa virtemberga armeo, la t.n. virtembergan linion de la domo Saksio-Vajmaro-Eisenach. Paŭlino edziniĝis en la 26.8.1873 al la hereda duko Karlo Aŭgusto (1844–1894), sia kuzo de dua grado. La geedziĝdato prokrastiĝis; komence estis planite ke ĝi fariĝu okaze de la eksteritaluja premiero de la opero Aida en Vajmaro.[1]
Ŝia edzo mortis antaŭ la patro, pro kio ŝia plej maljuna filo posteulis en 1901 kiel grandduko. Sub ŝia patroneco malfermitis en 1901 en Ramsla Paulinenstift (laŭ planoj de Karl Vent), unu el la plej malnovaj infanĝardenoj en la regiono. Paŭlino estis la lasta familiano de la dinastio de Saksio-Vajmaro kiu (ĝismorte) loĝis ĉe Kastelo Belvedere (Weimar).[2] Paŭlino estis entombigita en la Princa kripto de Weimar.
Laŭ ŝi estis nomita Paŭlina Turo, emblemo de la proksima urbo Bad Berka.[3] Kvin kantoj komponitaj de Josephine Caroline Lang el la verko scheffel-a Der Trompeter von Säckingen (op. 45) dediĉitis al Paŭlino.[4]
Idoj
[redakti | redakti fonton]El la geedzeco kun la hereda duko naskiĝis du filoj:
- Vilhelmo Ernesto (Saksio-Vajmaro-Eisenach) (1876–1923), grandduko
- ⚭ 1903 princino Caroline Reuß zu Greiz (1884–1905)
- ⚭ 1910 princino Feodora von Sachsen-Meiningen (1890–1972)
- Bernardo Henriko (Saksio-Vajmaro-Eisenach) (1878–1900), princo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Hans Busch: Verdi’s Aida, St. Paul 1978, p. 301 (Digitalisat)
- ↑ Informoj pri la kastelo
- ↑ https://www.bad-berka.de/tourismus/bad-berka-sehenswert/paulinenturm/
- ↑ https://nbn-resolving.org/urn:nbn:de:bvb:70-dtl-0000017325
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Otto Devrient: Zur Einzugsfeier der Hohen Neuvermählten Ihrer Königlichen Hoheiten des Erbgroßherzogs Karl August und der Frau Erbgroßherzogin Pauline von Sachsen-Weimar-Eisenach. Kühn, 1873.