Alex Vaughn Miller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Alex Vaughn Miller
Alex Vaughn Miller en unu el siaj Jutubaj filmetoj
Alex Vaughn Miller en unu el siaj Jutubaj filmetoj
Personaj informoj
Nacieco Usono
Ŝtataneco Usono
Profesio esperantisto
Lingvoj angla lingvo, Esperanto
v  d  r
Information icon.svg

Alex Vaughn MILLER (esperante Alekso MILLER) estas usona aŭtoro, aktoro, muzikisto, kaj instruisto. Li partoprenas en NASK ekde 2016. En 2017, li publikigis tri dulingvajn infanlibrojn pri pirato kun la malsano celiakio: Kapitano Katarino: La Pirato Alergia je Gluteno, Kapitano Katarino kaj la Malto de Veneno, kaj Kapitano Katarino kaj la Aĉa Arakido. Ĉiu libro pri Kapitano Katarino enhavas kaj anglan kaj Esperantan versiojn de la teksto kaj estas havebla per Amazon. En 2019, li publikigis dulingvan infanlibron pri mufenoj: La Nupto de l’ Mufenvendisto.

Lia kanalo en YouTube enhavas edukajn filmetojn pri Esperanto, inkluzive de gramatikaj lecionoj, kantoj, kaj teatraĵoj. Li ludas la banĝon, gitaron, ukulelon, kaj mandolinon, kaj ofte akompanas sin en siaj filmetoj. Kiel aktoro, li aperis en kelkaj filmoj kaj la usonaj televidaj serioj Turn: Washington's Spies (La Spionoj de Vaŝingtono), Mercy Street (Kompatstrato), kaj Homeland (Hejmlando).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]