Saltu al enhavo

Alexander Vaughn Miller

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Alekso Miller
Alekso en unu el siaj Jutubaj filmetoj
Alekso en unu el siaj Jutubaj filmetoj
Persona informo
Lingvoj anglaEsperanto
Nacieco Usono
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Alexander Vaughn "Alekso" MILLER estas usona aŭtoro, aktoro, reĝisoro, muzikisto, kaj instruisto kiu loĝas en Atlanta, Georgio. Li estas premiito de Premio Maertens 2026.[1]

Projektoj

[redakti | redakti fonton]

Porinfanaj libroj en Esperanto kaj la angla

[redakti | redakti fonton]

En 2017, li publikigis tri dulingvajn infanlibrojn pri pirato kun la malsano celiakio: Kapitano Katarino: La Pirato Alergia je Gluteno, Kapitano Katarino kaj la Malto de Veneno, kaj Kapitano Katarino kaj la Aĉa Arakido. Ĉiu libro pri Kapitano Katarino enhavas kaj anglan kaj Esperantan versiojn de la teksto kaj estas mendebla per Amazon. En 2019, li eldonis dulingvan infanlibron pri mufenoj: La Nupto de l’ Mufenvendisto. En 2020, li eldonis dulingvan infanlibron pri malgrandiĝpova superheroino: Malplejoto kaj la TroDa Roboto.

Filmetoj en Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Lia kanalo "Exploring Esperanto" en YouTube enhavas edukajn filmetojn pri Esperanto, inkluzive de gramatikaj lecionoj, kantoj, sonlibroj, kaj teatraĵoj. Li ludas la banĝon, gitaron, kaj ukulelon, kaj ofte akompanas sin en siaj filmetoj. Ekde 2016, li partoprenas en la Esperanto-kursaro NASK kaj poste prezentas videoblogojn, prelegojn, kaj koncertojn de la evento en sia kanalo. Kiel aktoro, li aperis en kelkaj filmoj kaj la usonaj televidaj serioj Turn: Washington's Spies (La Spionoj de Vaŝingtono), Mercy Street (Kompatstrato), kaj Homeland (Hejmlando). Kiel reĝisoro, lia kurtfilmo pri la urbo Atlanta gajnis la duan premion en la film-konkurso "Mia Asocio, Mia Urbo" okazigita de UEA kaj Ĉina Radio Internacia en 2019.

Usona Bona Film-Festivalo

[redakti | redakti fonton]

En 2021, Alekso fondis la Usonan Bonan Film-Festivalon dum sia mandato kiel vicprezidanto de Esperanto-USA[2]. Post 2 sukcesaj konkursoj en 2021, li akiris financan subtenon de Esperantic Studies Foundation por duobligi kaj poste kvarobligi la originalan grandon de la konkursaj premioj. Li estris la festivalon 5 fojojn ĝis Catherine Neilson fariĝis la festival-estro en 2024. Ekde 2023, li okazigas ruĝtapiŝajn premierojn por la Esperanto-filmoj kreitaj en Atlanta, Georgio por la konkurso.

La Teatraĵo "1910"

[redakti | redakti fonton]

En 2022, Alekso filmis 1910, teatraĵon de Ĵenja Amis, kiu premieris dum la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, kaj li afiŝis ĝin en sia kanalo. Li poste aranĝis kaj filmis aldonajn intervjuojn kaj retrospektivojn kaj muntis malantaŭ-la-kuliŝajn suplementojn por estonta fizika eldono sur Blu-radia disko de la filmita teatraĵo. Tiuj aferoj premieris dum la Dulanda Kongreso de Esperanto en Toronto en 2025.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. https://uea.org/aktuale/komunikoj/2026/Premio-Maertens-2026-Komuniko-de-la-jugxkomisiono
  2. (eo) La Usona Bona Film-Festivalo, Esperanto-USA

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Kinarto kaj ni

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]