Saltu al enhavo

Nord-Amerika Somera Kursaro

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el NASK)
Nord-Amerika Somera Kursaro
Iuj membroj de la kursaro en 1990
Iuj membroj de la kursaro en 1990
Esperanto-renkontiĝo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1970 vd
Lando(j) Usono vd
Fondinto(j) Cathy Schulze vd
Lingvoj

Esperantovd

Retejo Oficiala retejo
vdr

La Nord-Amerika Somera Kursaro (konata per la mallongigo NASK) estas tri-semajna kurso de Esperanto en diversaj niveloj kiu okazas ĉiujare en Usono, sub aŭspicio de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko. Ĝi estis fondita de Cathy Schulze en Sanfrancisko, Kalifornio en 1970, kaj okazis ĉiujare ĉe Sanfranciska Ŝtata Universitato (SFŜU ) ĝis post ŝia morto.

Kursanaro de 1990

Ellen Eddy transprenis la gvidadon post la morto de Cathy en 1999, kaj post problemoj ĉe SFŜU ŝi trovis novan lokon por la kursaro ĉe la School for International Training en Brattleboro, Vermonto. Ĝi restis tie dum kvin jaroj, de 2002 ĝis 2006. Ekde 2007 ĝi okazis ĉe la Universitato de Kalifornio en San-Diego (UCSD), kaj en 2012, lige kun la tiea jarkongreso de E-USA, ĝi okazis ĉe la Universitato de Teksaso en Dalaso. En 2013, 2015, 2016, 2017, 2018, 2019, 2023 kaj 2024 la kursaron gastigis la Universitato William Peace en Raleigh, Norda Karolino. En la kursaron gastigis sur la lnsulo Viktorio, en Sidneo Kanada. En 2020 kaj 2021 NASK estis virtuala.

En 2025 NASK gastis en Toronto, Kanado de la 5-a julio ĝis la 11-a julio. [1] Poste de la 11-a ĝis la 14-a de julio en la sama loko estis la du-landa kongreso de Kanado kaj Usono. [2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]