Gattaca
Gattaca | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Gattaca |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 24-a de oktobro 1997 |
Daŭro | 106 minutoj |
Ĝenro | sciencfikcia filmo, filma dramo, malutopia filmo, biopunk, arthouse science fiction film |
Kameraado | Sławomir Idziak |
Buĝeto | Usona $36.000.000 |
Reĝisoro(j) | Andrew Niccol |
Produktisto(j) | Danny DeVito • Stacey Sher • Gail Lyon |
Scenaro | Andrew Niccol |
Filmita en | Kalifornio, Usono |
Muziko de | Michael Nyman |
Ĉefrolantoj | Ethan Hawke Uma Thurman Jude Law Gore Vidal Loren Dean |
Produktinta firmao | Columbia Pictures |
Distribuo | Columbia Pictures (Usono) |
Honorigoj | Sitges Film Festival Best Feature-Length Film award |
Gattaca estas 1997-jara sciencfikcia filmo de la reĝisoro/scenaristo Andrew Niccol, kun Ethan Hawke, Uma Thurman, Jude Law, Gore Vidal kaj Alan Arkin.
Ĝi temas pri vido de la futuro en kiu eŭgenika geninĝenierado ŝanĝis la homan genton ĝis ke infanoj koncipitaj seksume estas anoj de subklaso. La filmo temas pri Vincent, ano de la subklaso, kiu provas defii sian ŝajnan genan sorton. Li uzas DNA-spurojn de kripligita ano de la superklaso por ruze eniĝi en la spacan programon.
La nomo de la filmo venas de GATTACA, arbitra DNA bazpara sinsekvo (G=Guanino, A=Adenino, T=Timino, C=Citozino). La lastatempa eldono de la homa genaro rivelas ke GATTACA, kune kun plejparto de aliaj mallongaj bazparaj sinsekvoj, okazas ofte tra la homa genaro.
Por krei strangan etoson de ĉiea fizika perfekteco, la reĝisoro dungis modmodelistojn kiel kromaktorojn. Plia futureca etoso aldoniĝis per uzado de esperantlingvaj laŭtparolilaj anoncoj; la tradukon faris Miko Sloper el la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko[1].