Mordva lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mordva lingvo)
Saltu al: navigado, serĉo
La mordva
Эрзянь кель / мокшень кяль
Parolata en Flago-de-Rusio.svg Rusio
(Flag of Mordovia.svg Mordvio)
Denaskaj parolantoj 650 000
Skribo Cirila
Lingvistika klasifiko

Urala
Finn-ugra
Finnoperma
Finna-volga
Mordva lingvaro
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Flag of Mordovia.svg Mordvio
Reguligita de Mordvia Esplorinstituto de Lingvo, Literaturo, Historio kaj Ekonomiko
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2
    Bibliografia mdf, myv
    Terminologia mdf
  SIL mdf, myv
Angla nomo Mordvinic languages
Franca nomo Langues mordves
Vikipedio
v  d  r
Information icon.svg

La mordva lingvaro, lingvoj de mordvoj, kune kun la maria lingvo apartenas al tiel nomata Volgia grupo de la Finnoperma lingvaro.

Al la lingvaro apartenas du nun ekzistantaj lingvoj: erzja lingvo kaj mokŝa lingvo. Ili parolatas en kelkaj landoj de Rusia federacio, aparte Mordvio, sed ankaŭ Tatario, Ĉuvaŝio, Baŝkirio, Niĵnij-Novgoroda, Orenburga, Penza, Rjazanja, Samara, Saratova, Tambova kaj Uljanovska oblastoj. Ambaŭ mokŝa kaj erzja lingvoj havas ofician statuson en Mordovio kune kun la rusa. Laŭ raportoj de rusa/pola lingvisto kaj politikisto de la 16-a jarcento, knjazo Andrej Kurbskoj, kaj ankaŭ laŭ travivantaj toponimoj, la nun formortinta meŝĉera lingvo ankaŭ apartenis al mordva lingvaro.

Nombro de parolantoj[redakti | redakti fonton]

Domo en Saransko kun stratnomo "strato de Kirov" skribita en tri lingvoj: laŭorde la rusa, la mokŝa kaj la erzja.

La lingvojn de mordva lingvaro parolas kelkaj diversaj etnoj: erzjoj, mokŝoj, ŝokŝoj, terjuĥanoj kaj karatajoj, sed ofte oni nomas ilin ĉiujn per unu ĝenerala termino "mordvoj". El tio devenas kutima miskompreno ke ĉiuj el ili parolas la saman "mordvan" lingvon, kaj eĉ dum censoj la parolantoj ofte mencias ke ili parolas "la mordvan". Tio ĉi estas eraro, ĉar la erzja kaj la mokŝa estas tre distingaj lingvoj kun malsamaj gramatikaj kaj leksikaj ecoj, pro kiuj en multaj okazoj ili eĉ ne estas interkompreneblaj.

Laŭ Rusia censo de jaro 2002, 614 260 homoj menciis ke ili parolas "mordvan, mokŝa-mordvan aŭ erzja-mordvan" lingvon.[1] 843 350 homoj difinis sian etnon kiel "mordvoj", el kiuj 49 624 nomis sin mokŝoj kaj 84 407 nomis sin erzjoj.[2].

Laŭ Rusia censo de jaro 2010, 392 941 homoj menciis ke ili parolas la "mordvan", 36 726 homoj la "erzja-mordvan" kaj 2025 la "mokŝa-mordvan" lingvojn.[3] 744 237 homoj difinis sian etnon kiel "mordvoj", el kiuj 4767 nomis sin mokŝoj kaj 57 008 erzjoj.[4]

Laŭ tiaj rezultoj oni povas diveni la tutan kvanton de parolantoj de la mordva lingvaro, sed malfacilas eltrovi, kiom el ili parolas la erzjan kaj kiom la mokŝan.

Laŭ la paĝaro Ethnologue mokŝa-parolantoj nombras 296 904 homoj,[5] kaj erzja-parolantoj 517 575 en la mondo, el kiuj 440 000 estas en Rusio.[6] Laŭ paĝaro Joshuaproject, mokŝa-parolantoj nombras 294 000 homoj,[7] erzja-parolantoj 416 000 en Rusio kaj 469 000 en la mondo.[8].

Dialektoj[redakti | redakti fonton]

Mapo de disvastigo de dialektoj de la mokŝa kaj la erzja lingvoj en Mordvio.
  •  Mokŝa lingvo: M-I Centra dialekto; M-II Sud-eosta dialekto; M-III Uesta dialekto

  •  Erzja lingvo: E-I Centra dialekto; E-II Uesta dialekto; E-III Nord-uesta dialekto; E-IV Sud-eosta dialekto

  •  Ŝokŝa dialekto (E-V)

La erzja kaj la mokŝa lingvoj estas konsiderataj sufiĉe lingvistike distingaj por estis traktataj kiel apartaj lingvoj. Ambaŭ de ili tamen havas iun kvanton de dialektoj kaj "interlektoj", t.e. intermediaj lingvaĵoj inter la du.

Erzja lingvo:

  • Centra dialekto — dialekto de centraj partoj de eosta Mordovio (Atjaŝeva, Ĉamzina kaj parte Iĉalovska regionoj).
  • Uesta (apudinsara) dialekto — dialekto disvastigita apud kaj ĉirkaŭ rivero Insar.
  • Nord-uesta (apudalatira) dialekto — dialekto de areoj inter riveroj Alatir kaj Menja, inklude Ardatova kaj Bolŝeignatova regionoj de Mordovio kaj Alatira kaj Porecka regionoj de Ĉuvaŝio.
  • Sud-eosta (apudsura) dialekto — dialekto de areoj ĉirkaŭ rivero Sura kaj ĝiaj alfluantoj. Tiu ĉi areo inkludas la Bolŝebereznikova, Dubena kaj parte Koĉkurova regionojn de Mordovio. En nord-eosto de tiu areo estas zono de intermediaj dialektiĝoj kun la centra dialekto.
  • Ŝokŝa dialekto — dialekto de nord-uesto de Mordovio, kies loĝantoj plejparte etne identiĝas kiel ŝokŝoj. Kvankam historie ĝi estis erzja dialekto, ĝi iĝis insulita de aliaj erzjaj dialektoj kaj ĉirkaŭita de la mokŝaj. Pro tio ĝi havas multaj fonetikaj kaj morfologiaj ecoj, kiujn la erzja ne havas.

Mokŝa lingvo:

  • Centra dialekto — la plej kutima formo de la mokŝa, kiu subdividiĝas je kelkaj pluaj subdialektoj:
    • Norda subdialekto disvastigita en Elnikova, Staroŝajgova kaj parte Temnikova regionoj de Mordovio
    • Nord-uesta subdialekto disvastigita en iuj partoj de Atjurjeva kaj Temnikova regionoj
    • Uesta subdialekto disvastigita en partoj de Atjurjeva regiono
    • Sud-eosta subdialekto disvastigita en plejparto de Kovilkina regiono.
    • Meza subdialekto disvastigita en triangulo inter urbetoj Krasnoslobodsk, Staroje Ŝajgovo kaj Ruzajevka. Ĝi havas ecojn de aliaj dialektoj.
  • Uesta dialekto — dialekto de Zubovo-Poljana kaj parte Torbejeva regionoj de Mordovio, kiun oni iam plue subdividas je nord-uesta kaj sud-uesta subdialektoj.
  • Sud-eosta dialekto — formo de mokŝa lingvo disvastigita en Insara, Kovilkina kaj Ruzajevka regionoj de Mordovio
  • Transira dialekto — "interlekto" inter areoj de la uesta kaj la sud-eosta dialektoj, kiu havas ecojn de ambaŭ.
  • Intermediaj dialektoj — ĝenerala termino por historie mokŝaj "interlektoj" ĉe la bordo inter arealoj de la erzja kaj la mokŝa, aŭ por insulitaj mokŝaj dialektoj ekster Mordovio kiuj havas influon de aliaj lingvoj.

Skribsistemo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Mordva skribsistemo.

La unua skribsistemo por mordvaj lingvoj aperis en la 18-a jarcento surbaze de cirila alfabeto. Dum la historio estis proponitaj kaj almenaŭ parte akceptitaj kelkaj aliaj variantoj de skribsistemo, unu el kiuj, enkondukita en la 1930-aj jaroj, estis latinida. Nuna alfabeto de ambaŭ mokŝa kaj erzja lingvoj estas tute kongrua kun rusa alfabeto sen iuj aldonaj aŭ mankataj literoj. Pro tio ĝi ne ĉiam plene reprezentas mordvan fonologion.

Referencoj[redakti | redakti fonton]