Diskuto:Vorto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tio ĉi estas paĝo por diskuto pri Vorto. Por komencigi novan temon, klaku ĉi tie aŭ sur la signo [+] supre de la paĝo. Por partopreni je diskuto jam ekzistanta, simple redaktu la temon pridiskutatan.

Libera/mallibera vorto[redakti fonton]

Karaj, tiuj terminoj libera/mallibera vorto estas sugesto de Vikipedio mem aŭ oni prenis ilin el iu gramatiko? La Akademia Vortaro uzas la terminon "memstara'n" por vortoj, kiuj laŭ Vikipedio estas liberaj. Tiuj (lib./mallib.) estas bonegaj terminoj, mi demandas nur pro scivolemo.

Nu, por tiuj, kiuj sin interesiĝas por la temo, mi iam dikustis kun Vikipediisto:Roberto pri tiu termino "memstara". Verdire oni povus diri, ke eĉ malliberaj vortoj (radikoj, finaĵoj kaj tiel plu) estas memstaraj, se oni celas la ideon, la signifon. Ĉiuj malliberaj vortoj estas memstaraj rilate al la ideo, al la signifo, kiu ili portas, ĉar ne ekzistas vorto sen signifo. Tamen, rilate al la okazo (en parolo kaj skribo), oni povas diri, ke norme nur liberaj vortoj estas memstaraj. Do, kiam oni parolas pri memstareco de vorto, taŭgos klarigi, kiun vera senco "memstara" havas. Iel, ekz-e, la Akademia vortaro tion faras. -- Fernando Maia Jr. 13:48, 11. Dec 2007 (UTC)