Duoblaĵo (lingvoscienco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En etimologio, du aŭ pliaj vortoj en la sama lingvo estas nomataj duoblaĵoetimologiaj fratoj (aŭ eble ankaŭ trioblaĵo ktp.) kiam ili havas diferencajn fonologiajn formojn sed la saman etimologian radikon. Ofte, sed ne ĉiam, la variantoj eniris en la lingvon tra diferencaj vojoj. Ĉar la rilato inter vortoj kiuj havas la saman radikon kaj la saman signifon estas tre evidenta, tiu esprimo estas uzata ĉefe por karakterizi parojn de vortojn kiuj diverĝis almenaŭ iome en signifo.[1]

En latinidaj lingvoj tre ofte la ekzisto de duoblaĵoj rilatas al la fakto de kunekzisto de hereda kaj nova vortoj, devena el sama radiko. Hereda estas unu vorto kiu estis ĉiam uzata dum la lastaj du jarmiloj, tio estas en latino kaj poste en la koresponda ida lingvo sen interrompo kaj suferante logike fortan fonetikan evoluon. Kompare ofte iu verkisto, sciencisto aŭ ĝenerale la parolantaro prenis en moderna epoko rekte el la latina vorton sen tiom da evoluo. Tiele ekzemple el la latina vorto "delicatum" en la hispana estas la hereda "delgado" (maldika) kaj la posteprenita "delicado" (delikata). Tio estas klara ekzemplo de duoblaĵo.

En Esperanto oni havas multajn tiajn parojn, ofte pro la neceso distingi per malgranda fonologia diferenco du fratajn nociojn sed kun nuancoj sufiĉe gravaj por produkti du diferencajn vortojn, ekzemple trinki kaj drinki, stato kaj ŝtato, genro kaj ĝenro, speco kaj specio, justa kaj ĝusta, justico kaj justeco ktp. Tre ofte, bedaŭrinde, komencantoj kiuj ne bone regas la lingvon povas konfuziĝi inter tiuj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Skeat, Walter William. “Doublets and Compounds”, Principles of English Etymology: The Native Element, p. 414ff, §389–391 and sim in all volumes.