Dick Higgins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dick Higgins
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1938 (1938-03-15)
en Kembriĝo
Morto 25-an de oktobro 1998 (1998-10-25) (60-jara)
en Kebekio
Mortis pro naturaj kialoj [#]
Mortis per korinfarkto [#]
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco UsonoUnuiĝinta Reĝlando [#]
Alma mater Universitato Kolumbio [#]
Familio
Edz(in)o Alison Knowles [#]
Infanoj Hannah Higgins [#]
Profesio
Okupo poeto • komponistoverkisto • gravuristo • eldonisto • dramaturgo • ludartisto [#]
Laborkampo gravurado [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Dick HIGGINS, plena nomo Richard Carter Higgins (Kembriĝo, la 15-an de marto 1938 - Kebekio, la 25-an de oktobro 1998), estis angla poeto kaj komponisto. Li pritraktis la fenomenojn pri interrilato inter la artoj ekde 1957.

Li studis kun la komponisto John Cage kaj en 1961 fariĝis parto de la grupo Fluxus, avangarda movado por kiu la arto estas tuta evento kiu ampleksas ĉiujn eblajn disciplinojn, nuligante la diferencojn inter poezio, muziko, pentrarto, skulptaĵo kaj teatro.

En 1963 li fondis Something Else Press, kiu distingis sin pro la antaŭenigo de eksperimentaj verkoj. En la sama periodo li ellaboris la koncepton de "intermedium", kiun li aludis al tiuj esprimaj formoj en kiuj la diversaj artaj disciplinoj estas interplektitaj en unika kaj nedisigebla strukturo. Ĉi tiu koncepto estis disvolvita en 1965 en fama eseo titolita Intermedia, publikigita en "Something Else Newsletter".

Higgins, senlaca artisto, uzis la plej diversajn esprimajn rimedojn. Li realigis aranĝojn, koncertojn, ekspoziciojn; kunlaboris en multaj revuoj pri arto kaj literaturo; okazigis konferencojn kaj studajn seminariojn; li publikigis ĉirkaŭ kvindek librojn. Liaj verkoj, tre eksperimentaj, ankaŭ inkludas verkojn de sona kaj vida poezioj. Al la historio de ĉi-lasta li dediĉis iujn gravajn studojn, inter kiuj la Ŝablona Poezia Volumo elstaras.