Onomatopeoj en Esperanto
Onomatopeoj en Esperanto:
Listo de onomatopeoj[redakti | redakti fonton]
Jen eta listo de onomatopeoj.
Bestoj[redakti | redakti fonton]
- Anaso: Gik-gak
- Azeno: I-a!
- Birdo: Kvivit! (pliaj onomatopeoj pri birdaj ekkrioj)
- Bovo: Mu!
- Bufo: Kŭaks!
- Ĉevalo: Hen!
- Elefanto: Bahaha!
- Hundo: Boj!
- Kato: Miaŭ!
- Koko: Kokeriko!
- Korvo: Grak!
- Leono: Ror!
- Lupo: Hau!
- Meleagro: Glu-glu-glu
- Rano: Kva kvak!
- Ŝafo: Be-e-e!
- Strigo: Hu-hu!
- Vulpo: Jelp!
Naturo[redakti | redakti fonton]
- Blovanta vento: Vŝŝŝŝŝ
- Falanta frukto: Pok
- Hurlanta vento: Hu-u-u!
- Pluvo sur vitro: Klak'
Agoj[redakti | redakti fonton]
- Aŭto: Vrrrrrrrrm
- Aŭtohupilo: Tuuuut
- Falanta objekto: Bum! / Puf! / Pum!
- Galopo aŭ rapida marŝo: Tra ra ra
- Horloĝo: Tik tik tik (PIV 2005 sub onomatopeo)
- Iu kiu falas: Bam
- Kiso: Smak
- Plaŭdon: Plaŭ! (PIV 2005)
- Kolizio inter pezaj objektoj: Bac!
- Sonanta telefono: Drrrrrring
- Sonorilo: Dong! / Tin tin tin!
- Subita neatendita falo: Bum!
- Siblado dum rosti: sss
- Terno: Haĉum!
- Trajno: Vvvvv
- Trumpeto: Trateratra!
Sentoj[redakti | redakti fonton]
- Doloro: Aj!, Uj!
- Miro: Ŭaŭ!
- Rido: Haha!, Hehe!, Hihi!, Hoho!, Huhu!, Huhahahahahaha!
- Ploro: Buuuuu!
- Dormo: ZZZ
- Bagateligo de aŭdaĵo aŭ diraĵo: Dirlididi!
- Oscedo: Ŭaaaaa[noto 1]
- Iu vidanta timigaĵon kaj altpeĉe krianta : Hiiiiii!
- Malfeliĉo: Ŭa! — krio de bebo aŭ bojo de hundo (PIV 2005)
- Senpeziĝo post penado: Uf!
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ La nombro da literoj indikas la longecon de la sono.