Birda ekkrio (onomatopeo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu artikolo temas pri la ĝenerale uzataj onomatopeoj en homaj lingvoj por priskribi birdaj ekkrioj, ne temas pri veraj birdaj ekkrioj.

Ĝenerale uzataj onomatopeoj pri birdaj ekkrioj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

anaso: kvak-kvak, kokino: kluk kluk, kukolo: ku ku, malgranda birdo: kvivit, strigo: hu, koko: kokeriko,

Ĝenerale uzataj onomatopeoj pri birdaj ekkrioj en aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

En la angla :

kokido: peep [piip], najtingalo: jug-jug [ĝag-ĝag] (Britio), mug-mug [mag-mag] (Usono), strigo: who-who [huu-huu], koko: cock-a-doodle-doo [kok-a-dudl-duu],

En la finna :

koko: kukkokiekuu [kuk-ko-kje-kuu],

En la franca :

koko: cocorico [ko-ko-ri-kō],

En la germana :

anaso: quack-quack [kvak-kvak], korvo: krah-krah [krā-krā], kukolo: kuckuck [kuk-kuk], malgranda birdo: piep [piip], virkoko: kikeriki [kikeri-kii],

En la itala :

koko: chicchirichì [kik-kiri-kii],

En la japana:

alaŭdo: ピリリー pirirī [piri-rii], anaso: ガーガー gāgā [gaa-gaa], kokido: ピヨピヨ piyopiyo [pijo-pijo], kokino: コッコッコッコッ ko'ko'ko'ko' [ko'-ko'-ko'-ko'], kolombo: ポッポー poppō [pop-poo], korvo: カーカー kākā [kaa-kaa], kukolo: カッコー kakkō [kak-koo], nigra milvo: ピーヒョロロ pīhyororo [pii-hjororo], malgranda birdo: ピチクリピー pichikuripī [piĉikuri-pii], pasero: チュンチュン chunchun [ĉun-ĉun], pego (frapado): トントン tonton [ton-ton], strigo: ホーホー hōhō [hoo-hoo], ugviso: ホーホケキョ hōhokekyo [hoo-hokekjo], virkoko: コケコッコー kokekokkō [kokekok-koo],

En la rusa:

koko: кукареку [kukarje-ku]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]