Agrikulturisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Agrokulturisto)
Pluganta terkultivisto kiel kutime ĝis la 1960-aj jaroj
Grenrikoloto en la 21-a jarcento
Plugado kun akvobubalo en Vjetnamio
Agrikulturisto en rizkampo, Bangladeŝo
Pluganta kamparano, Hispana nacia biblioteko, 13-a jarcento
Kukumkulturisto survoje bazaren, Spree-arbaro, Germanio

Agrikulturistoagrokulturisto estas profesio de la agrikulturo, en kiu grundo estas kultivata por produkti agrikulturajn varojn. Plej ofte oni inkludas Terkultivistoojn, do personojn, kiuj profesie prilaboras la teron por kreskigi vegetaĵojn (ne nur plantojn sed ankaŭ manĝeblajn fungojn), sed ankaŭ bredistojn kiuj kreskigas brutojn, sed ankaŭ aliajn bestojn kiel ekzemple kokoj, meleagroj kaj ankaŭ fiŝojn kiel ekzemple salmoj kaj aliajn marbestojn kiel moluskoj kiel kalmarojsalikokoj en tiu kategorio, kvankam tiuj profesioj iom distanciĝas, sed ankaŭ tre ofte koincidas. Kiam do temas pri bredado de marbestoj, klare temas pri kreskigo en difinitaj basenoj aŭ apartigitaj maraj areoj, ne nur pri fiŝkaptado. Oni devas disigi la koncepton de agrikulturisto disde kamparano, ĉar tre ofte kamparano estas tiu kiu loĝas en kamparo aŭ en kampara vilaĝo ĉu tiu dediĉas sin al la agrikulturo ĉu ne.

Laŭlonge de historio agrikulturistoj estis plej parto de la loĝantaro kaj preskaŭ la tuton de la aktiva loĝantaro (laboristoj). Fakte la komenco de la historio pli malpli koincidas kun la momento kiam la iamaj ĉasistoj kaj rikoltistoj iĝis ankaŭ agrikulturistoj foje ankoraŭ duonnomadaj. La komenco de la fino de tiu hegemonio koincidas kun la komenco de la Industria revolucio pli malpli komence de la 19-a jarcento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]