Wovoka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wovoka
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1856 (1856-01-01)
en Smith Valley
Morto 20-an de septembro 1932 (1932-09-20) (76-jaraĝa)
en Yerington
Ŝtataneco Usono
Familio
Patro Tavibo
Okupo
Okupo religiestro
vdr

Wovoka (arbohakanto, ankaŭ nomata kiel Wevokar, Cowejo, Wopokahte, Kwohitsauq, Quoitze, Jackson Wilson, John Johnson aŭ Jack Wilson; naskiĝis ĉ. 1856 kaj vivis ĝis 1932 en Walker Valley, Nevado, Usono) estis influhava profeto de pajute-indianoj.

Wovoka estis filo de pajute-kuracisto Tävibo. En sia juneco li laboris ĉe mormona familio Wilson en sia hejma valo kaj lernis la anglan (Jack Wilson).

Wovoka iĝis Mesio, profeto inter indianoj kaj kiu popularigis dancon, kiu estis konata kiel spirit-danco. Dum la suneklipso la 1-an de januaro 1888, havis li vizion pri nova mondo, en kiu okazis grandegaj naturkatastrofoj kiujn travivas nur la dancantaj indianoj. Post tio, la kelkaj travivantoj rajtas vivi laŭ la tradiciaj metodoj.

En 1889 vizitis lin eĉ delegacio de siu-indianoj. Tiuj kunportis la spirit-dancon al sia indiana rezervejo. Ĉar tiu nova religio montriĝis minaco por la blankuloj kaj la registaro, okazis masakro ĉe Wounded Knee.

Wovoka mortis en Yerington, la 20-an de spetembro 1932 kaj estas entombigita en la Pajuta Tombejo, en la urbeto Schurz, Nevado.