Pueblo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pueblo (hispane: „vilaĝo“) estas kutima vilaĝformo de la pueblo-indianoj, disvastiĝinta ĉefe en Nov-Meksiko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la alveno el Eŭropo ekzistis en Nov-Meksiko ankoraŭ pli ol cento de tiaj vilaĝoj. Nuntempe nur 19 estas ankoraŭ priloĝataj.

Konstruo kaj aspekto[redakti | redakti fonton]

Puebloj estis konstruitaj el ŝtono, kun miksaĵo de sablo, argilo kaj akvo kiel mortero, aŭ el argilbrikoj. Muroj estis foje tegitaj de hela argilo. Pueblo povas havi ĝis 5 etaĝoj kaj pluraj centoj da ĉambroj.

Pueblo Bonito en la Chaco Canyon ekzemple entenas 800 ĉambrojn kaj pli ol 30 kiva-oj. La plej altaj etaĝoj estis iom malpligrandaj, tial estiĝis ŝtupareca bildo de la tuta pueblo. Por atingi la diversajn etaĝojn oni uzis eksterajn ŝtupetarojn.

La formo sur la grundo varias, pueblo povas esti rektangula, D-forma aŭ ovala. Kutime troviĝas en la centro granda libera areo kun granda kivao. Foje unuopaj ĉambroj havis laŭvicajn pordojn por ligi ilin unuj al la aliaj, sed povis ekzisti ankaŭ apartaj enirejoj. Oni preskaŭ neniam eniris la ĉambrojn rekte de la ekstera partoj, sed nur el la eno de la pueblo. Tiel oni estis devigita uzi ŝtupetarojn.

Unu el la ĉefaj prioritatoj dum la konstruo de la unuaj puebloj estis la defendeblo. Kontraŭe la nun ankoraŭ priloĝataj puebloj ne plu havas tian econ de fortikaĵo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]