Tago de la indiĝenaj popoloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La tago de la indiĝenaj popoloj[1]tago de la la indiĝena amerikano[2] estas ferio celebrata en diversaj lokoj de Usono. Ĝi komenciĝis kiel kontraŭcelebro al la Kolumbotago, celebrante indiĝenan amerikan kulturon anstataŭ Kristoforon Kolumbon kaj memorante la historion de la indiĝenaj amerikaj popoloj. La celebro komenciĝis en Berkeley, Kalifornio, fare de la organizo International Indian Treaty Council, kaj en Denver, Koloradio, kiel protesto kontraŭ Kolumbotago, kiu estas federacia ferio en Usono, sed ne estas observata kiel subŝtata ferio en ĉiu subŝtato.[3] La tago de la indiĝenaj popoloj kutime estas observita la duan lundon de oktobro, samtempe kun kaj kontraŭe al la federacia observo de Kolumbotago.[4]

La 8-an de oktobro 2018, kadre de la tago de la indiĝenaj popoloj, Duolingo eldonis kursojn pri la navaha kaj havaja lingvoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]