Jukatana majaa lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Majaa lingvo)
Jukatana majaa lingvo (Maaya t'aan)
Mapo
lingvo • moderna lingvo
jukatana lingvaro
Parolata en Meksiko (Jukatanio, Quintana Roo, Campeche), Belizo
Parolantoj 805,000
Skribo latina alfabeto, alfabeto de latino
Lingvistika klasifiko

Oficiala statuso
Reguligita de Instituto Nacional de Lenguas Indígenas
Lingva statuso 3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 myn (Maya)
  ISO 639-3 yua
  Glottolog yuca1254
Angla nomo Yucatec Maya
Franca nomo maya yucatèque
vdr
Skribaĵo en majaa lingvo

La jukatana majaa lingvo (memnomigo: Maaya t'aan (Mayathan), hispane: Maya yucateco) estas unu el la majaaj lingvoj, kiu estas parolata sur la jukatana duoninsulo, en la norda Belizo kaj en la nordo de Gvatemalo.

Majaaj signoblidoj, Muzeo de Palenque, Meksiko

La majaa skribo aŭ la majaaj hieroglifoj, estas la skribsistemo uzita de la majaa civilizo en la Antaŭkolumba Ameriko, pli specife en la regiono Mezameriko. La skribaĵoj aŭ literoj estis nomataj hieroglifoj de la antikvaj eŭropaj esploristoj de la 18a kaj 19a jarcentoj, kiuj ne komprenis ĝian signifon, sed atribuis similecojn laŭ ilia aspekto kun la egiptaj hieroglifoj, kun kiuj la majaa civilizo ne havis kontaktojn. Temas pri la sola skribsistemo deĉifrita el la mezamerikaj skribsistemoj. La unuaj enskriboj identigeblaj kiel majaaj datas de la 3a jarcento a.K. kaj la skribo estis uzata ĝis iom da tempo post la alveno de la hispanaj konkistadoroj en la 16a jarcento (kaj eĉ poste en lokoj kiel Tayasal). La majaa skribo uzis logogramojn kompletigitajn de silabaj glifoj, kun funkcioj similaj al tiuj de la japana skribo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kauderwelsch, Maya für Yucatán Wort für Wort (broŝura) de d-ro. Nils Th. Grabowski kaj Katrin Kolmer. ISBN 3-89416-367-4
  • Mengin, Ernst (eldonisto) 1972, Bocabulario de mayathan. Das Wörterbuch der yukatekischen Mayasprache. Kompleta faksimila eldono de la Codex Vindobonensis S.N. 3833 de la Aŭstria Nacia Biblioteko (Österreichische Nationalbibliothek). Graz: Akademische Druck- und Verlagsanstalt (Bibliotheca Linguistica Americana).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]