Afrikobrazilano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jean Baptiste Debret: Joueur d'Uruncungo (1826). Afrika sklavo ludas berimbaon.

Afrikobrazilano estas nomo por brazilano kun afrikaj prauloj. Kutime oni uzas la vorton pli rilate kulturon ol rason, alie ol ekzemple la vorto afrikusonano, kiu estas samtempe rasisma vortigo kaj evitvorto por negro. En Brazilo vivas ĉirkaŭ 50 ĝis 55 milionoj da homoj, la plej multaj idoj de afrikanoj ekster Afriko. Idoj, kiuj nure aŭ ĉefe devenas de afrikaj sklavoj, konsistigas 7 elcentojn de la brazila popolo. Aliaj 20 elcentoj devenas kaj de eŭropanoj kaj ankaŭ de afrikanoj. La plej granda koncentriĝo da afrikobrazilanoj troviĝas en Bahio, kie pli ol 80 elcentoj de la popolo estas afrikdevenantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sklaveco en Brazilo, pentraĵo de Jean-Baptiste Debret el 1826.

Post kiam la indianoj montriĝis kiel netaŭgaj por la laboro sur la kanoplantejoj, la koloniimperia kernlando Portugalujo komencis proksimume 1550 importi afrikanojn. Pli ol 3 milionojn da sklavoj, proksimume 37 elcentojn el ĉiuj afrikanoj deportitaj al Ameriko, ili portis al Brazilo.

Dum la kolonia epoko de Brazilo la sklaveco estis la ĉefa kolono de la brazila ekonomio, aparte en la minado kaj je la produktado de kano. En 1835/1836 oni rekoloniigis liberigitajn afrikobrazilajn sklavojn en Afriko, precipe en Ganao, Benino, Togolando kaj Niĝerio. En la 19-a jarcento grupo da evangeliismaj politikistoj en Britujo antaŭĉambrumis por la forigo de la sklaveco en Brazilo. Krom moralaj skrupuloj ekzistis ankaŭ solidaj ekonomiaj interesoj: La kolonioj de Britujo, en kiu sklaveco estis malpermesita, havis per tio konkurencajn malavantaĝojn kompare kun Brazilo. Tial la brita registaro fortigis la premon sur Brazilon kaj atingis la 13-an de majo 1888 la definitivan forigo de la sklaveco. Per tio Brazilo estis la lasta lando de Ameriko, kiu forigis la sklavecon.

Etna kunmetiĝo de la afrikobrazilanoj[redakti | redakti fonton]

Jean Baptiste Debret: Afrikaj sklavinoj, pentraĵo de 1826.

La afrikanoj, kiuj estis forrabitaj al Brazilo, kunmetiĝis esence el du grandaj grupoj. La unua grupo devenas el la grandregiono Sudano kaj Okcidentafriko. Ili estis plejofte joruboj, fonoj, aŝantioj, eveoj kaj mandinkoj. Ili estis altaj, havis relative altnivelan kulturon kaj estis deportata ĉefe en Bahion.

La dua grupo estis bantuoj el Angolo, Kongo kaj Mozambiko, kiun oni ĉefe loĝigis en Rio-de-Ĵanejro, Minas-Ĝerajso kaj je nordorienta Brazilo en la zona mata [arbara zono]. Dum la lastaj jardekoj de la sklaveco nigrulaj kontraktlaboristoj iris al Brazilo, kiuj devenis ĉefe el la afrikaj kolonioj de Portugalujo.

Religioj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Afrikobrazilaj religioj.

La plej multaj afrikobrazilanoj estas kristanoj, ĉefe katolikoj. Krom tio ankaŭ afrikdevenaj religioj kiel kandombleo havas milionojn da anoj, la plej multaj estas afrikobrazilanoj. La anoj koncentriĝas ĉefe je la grandaj urbaj centroj en la nordoriento de Brazilo, ekzemple Salvador de Bahio kaj Recife. Rio-de-Ĵanejro en la sudoriento estas plua centro. Ankaŭ en San-Paŭlo kaj en la federaciero Suda Rio-Grando ekzistas anoj, plejparte enmigrintoj el la nororiento. Krom kandombleo ankaŭ ekzistas inter alie ankoraŭ umbando, kiu estas miksaĵo el afrika religio kaj spiritismo. Aliaj variaĵo krom kandombleo kaj umbando estas inter alie batuko, la kutlo ŝangoo en la nordoriento kaj makumbo.

Komence la afrikobrazilaj religioj estis persekutataj, pli malfrue la brazila registaro laŭleĝigis ilin.

Afrikobrazila kuirarto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Brazila kuirarto.

La kuirarton en la federaciero Bahio superregas la afrikobahia kuirarto, kiu kunmetiĝas el afrikaj, indianaj kaj portugalaj manĝaĵoj kaj kuirmanieroj.

Tipaj kuiraĵoj estas vatapao kaj mokeko, ambaŭ estas preparataj kun marfruktoj kaj palmoleo. Palmoleo (azeite de dendê) estas tropika oleo, kiun oni eltiras el la oleopalmo, kiu kreskas en norda Brazilo.

Alia tipe brazila kuiraĵo estas feijoada. Kutime ĝi konsistas el nigraj fazeoloj, rizo, porkaĵo kaj manioko-faruno. Origine portugala kuiraĵo, la afrikaj sklavoj pluevoluigis ĝin kaj enkondukis kelkajn malplivalorajn erojn: porkajn orelojn, piedojn kaj taliojn kaj fazeolojn. Ĉiuj malsamaj kulturoj ĝin pluevoluigis, kaj ekzistas pli ol cent kuirmanieroj.

Kapoejro[redakti | redakti fonton]

Kapoejro aŭ la danco de la milito de Johann Moritz Rugendas, 1835
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Kapoejro.

Kapoejro estas batalarto, kiun en la kolonia epoko de Brazilo enkondukis afrikaj sklavoj. Ĝi distingiĝas per viglaj kaj artifikaj movoj. Kapoejro devenas de Angolo. Tie ĝi tamen nomiĝas capoeira rhoda. Perkutinstrumentistoj akompanas la bataldancon per berimbao, atabakoj, agogoo kaj ŝekereoj.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Batuko-tamburoj kaj ŝekereoj
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Brazila muziko.

La muziko de la afrikobrazilanoj baziĝas sur tradicia afrika muziko. Ĝi treege akcentas la perkutadon kaj ĝin karakterizas sinkopigoj kaj plurritmaj strukturoj.

La afrikobrazilanoj pli bone povis konservi siajn afrikajn tradiciojn ol la afrikdevenaj sklavoj en Nordameriko, ĉar la portugalaj sklavotenantoj tion plejparte permesis. En afrikobrazila muziko tamen ege kunfandiĝis portugalaj kaj afrikaj influoj.

Muzikstiloj kun aparte granda afrikobrazila parto estas inter alie kandomblea muziko, sambo, marakatuo, la muziko de kapoejro, afoŝeo, lunduo kaj batuko.

Al la afrikobrazilaj instrumentoj apartenas atabako, agogoo, berimbao kaj ŝekereo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Elaine Rocha: Racism in novels. A comparative study of Brazilian and South American cultural history. Cambridge Scholars Publ., Newcastle upon Tyne 2010, ISBN 978-1-443-82137-7.
  • Ricardo Salles: Episódios de historia afro-brasileira. DP & A Editora, Rio-de-Ĵanejro 2005, ISBN 85-7490-332-9.
  • Petra Schaeber: Die Macht der Trommeln. Olodum und die Blocos Afros aus Salvador/Bahia; afro-brasilianische Kultur und „Rassen“-Beziehungen. Edition Tilsner, Bad Tölz 2006, ISBN 978-3-936068-97-9 (samtempe doktortezo ĉe FU Berlin 2003, Konfirmo ĉe FU Dissertationen Online).
  • Martiniano J. da Silva: Racismo à brasileira. Raízes históricas; um novo nível de reflexão sobre a história social do Brasil. Garibaldi, San-Paŭlo 1995, ISBN 85-7277-006-2.
  • Edward E. Telles: Racial Classification. En: la sama.: Race in another America. The significance of skin color in Brazil. University Press, Princeton 2004, pj. 81–84, ISBN 0-691-11866-3.
  • Jonathan W. Warren: Racial ravolutions. Antiracism and Indian resurgence in Brazil University Press, Durham, N.C. 2001, ISBN 0-8223-2731-7.