Saltu al enhavo

Afoŝeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ŝekereo)
Afoŝeo aŭ ŝekereo

Afoŝeo (portugale: afoxé [afu∫e:]) signifas en brazila muziko ujstertorilon, ritmon kaj dancistaron kaj muzikistaron dum karnavalo. Alia nomo estas ŝekereo. La instrumento devenas el okcidenta Afriko, de kie ĝi disvastiĝis en pluraj landoj de meza kaj suda Ameriko kaj de kie ekzistas diversaj variaĵoj kaj nomoj. La vorto afoxé devenas el la joruba lingvo kaj rilatas al religiaj kredoj pri tio kio dirita povas okazigi aferojn. Kiel muzikilo temas pri kukurbo ene de reto kiu portas semojn kiuj sonas kontraŭ la seka kukurbokorpo.

Instrumento

[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj tri signifoj dekuktiĝas de la stertorilo Afoxé , kiu portas ĉi tiun nomon tamen nur en kandomblea muziko de nordorienta Brazilo kaj alikaze nomiĝas ŝekereo. La korpo de la skuinstrumento, kiu hejmas en multaj afrikaj kaj latinamerikaj muzikaj kulturoj, konsistas el kalabaso, malplenigita, sekiĝinta kaj malmoliĝinta ŝelo de kukurbo, kiu utilas kiel resonkorpo kaj ĉirkaŭ kiu estas streĉita reto el semoj, perloj, ŝeloj de cipreedoj aŭ plastobuletoj. Je la afrika variaĵo ĉi tiu reto estas fermita malsupren, dum kiam en la kuba variaĵo la fundo restas malferma, servante kiel frapofaco, kaj je la brazila versio la reto estas tute malferma. Je ŝekereo la kolo de la kalabaso estas forigita. Anstataŭ la kukurbaj instrumentoj nun ankaŭ estas akireblaj industrie produktitaj instrumentoj el vitroplasto. Afoŝeo destinas la pulson de la muziko.

Nomi afoŝeon ritmo estas ne ĝusta, serioze dirite, ĉar tiu ĉi en kandomblea muziko fakte nomiĝas ijexá. Nur la tuteco de muziko, danco kaj kantado dum procesio nomiĝas afoxé. Tamen ankaŭ brazilanoj ofte samsignifas afoŝeon kun la ritmo de ijexá.

La muzikistoj transmetas la ritmon ijexá, en angola kandombleo ludata per la manoj sur atabakoj kaj sonorilo, sur la instrumentojn de granda frapinstrumentistaro: surdoj, timboj, afoŝeoj (ŝekereoj), knartamburo kaj agogoo.

Membroj de Bloco Filhos de Gandhy

Bloco estas aro („bloko“) da tamburistoj kaj dancistoj, kiuj procesias dum karnavalo. Kantoj, ritmo kaj dancoj estas dediĉataj al la kandomblea diino Oŝuno, la koloro de la kostumoj estas pro tio blanka kun ora aŭ blua ornamo. La kantoj estas kantata en joruba lingvo, lingvo de la afrika deveno de kandomblo. Antaŭ procesio plejofte okazas religia ceremonio en la respektiva kandombleejo. La deveno el la kandomblea religio estas ankaŭ ekkonebla de la alternativa nomo candomblé de rua (strata kandombleo). Ĝi ekestis pro la deziro de la membro de kandombleejo, ĉeesti dum karnavalo ankaŭ surstrate.

Afoŝeaj blokoj troviĝas en la nordoriento de Brazilo, precipe en Salvador de Bahio, sed ankaŭ en Fortalezo kaj Pernambuco, kelkaj ankaŭ establiĝis en Rio-de-Ĵanejro kaj San-Paŭlo. La grupo Filhos de Gandhy („filoj de Gandhi“) jam fondita en 1948 estis la unua afoŝeo-grupo dum karnavalo en Salvador de Bahio. Ĝis kiam en 1975 Ilê Aiyê kiel unua bloco afro metis la nigrulan konscion en la centron de karnavala procesio, la grupo Filhos de Gandhy estis la ununura karnavala grupo, kiu sin apogas sur siajn afrikajn radikojn.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Andreas Kohlmann: Percussion: Africa, Brazil, Cuba. Voggenreiter, Bonn 1990. ISBN 3-8024-0190-5.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]