Saltu al enhavo

Vagaduguo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vagaduguo
urbego
setlejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 453 496  (2019) [+]
Loĝdenso 11 188 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 12° 22′ N, 1° 32′ U (mapo)12.368611111111-1.5275Koordinatoj: 12° 22′ N, 1° 32′ U (mapo) [+]
Alto 305 m [+]
Areo 219,3 km² (21 930 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Vagaduguo (Burkino)
Vagaduguo (Burkino)
DEC
Situo de Vagaduguo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ouagadougou [+]
vdr
Moskeo de Vagaduguo
Ĉefstrato en Vagaduguo
Flankstrato de Vagaduguo

Vagaduguo[1] (mosie Ouagadougou, [ˈwɔɣədəɣʊ], france Ouagadougou [wa.ɡa.du.ɡu]) estas la ĉefurbo (milionurbo) kaj universitata urbo de Burkino. Ĝi estas la plej granda urbo, samtempe ekonomia, kultura, komerca kaj trafika centro de Burkino. La loknomo estas ofte mallongigita al "Ouaga" [ŭaga].

Laŭ la stato de 2019 en la urbo vivis 2 453 496 loĝantoj.

Vagaduguo situas sur altebenaĵo en centro de la lando.

Kelkaj opinias, ke la unua mencio okazis en la 15-a jarcento. Laŭ aliaj fontoj la urbo estis rezidurbo jam en la 11-a jarcento. Ekde 1896 la francoj ekhavis la urbon kaj plej ofte ĝi iĝis kolonia ĉefurbo. Ekde 1960 ĝi estas ĉefurbo de sendependa ŝtato.

Industrio

[redakti | redakti fonton]

La plej grava branĉo estas la nutraĵoj kaj teksaĵoj kune kun komercado.

En la urbo precipe taksioj liveras la pasaĝerojn. Vagaduguo havas internacian flughavenon, stacidomon kaj tie estas nodo de la vojoj.

En Vagaduguo regas seka, varma klimato. Jare pluvas po 750 mm. La pluvsezono etendiĝas de majo ĝis oktobro kun averaĝtemperaturo de 30 °C. La malvarma, seka sezono daŭras inter decembro kaj januaro kun minimumtemperaturo de 19 °C. La varma sezono daŭras de aprilo ĝis majo, tiam oni mezuras 45 °C-ojn. Musono kaj seka vento influas klimaton de la ĉefurbo.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Vidu NPIV, paĝo 1207