Deklaro de Vagaduguo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Deklaro de Vagaduguo estas la fina deklaro[1] subskribita de la ses politikaj kaj militistaj movadoj de Azavado, post renkontiĝo en Burkino je la fino de aŭgusto 2014. La celo de la deklaro estis finigi la bataladon en norda Malio kaj establi politikan kaj laŭleĝan statuson por Azavado.[2] Ĝi estis subskribita la 28an de aŭgusto, 2014 en Vagaduguo, Burkino. La renkontiĝo estis la unua fojo kiam la grupoj kunvenis post la Vagaduguaj Interkonsentoj de junio 2013.[3] La renkontiĝo okazis post la unua raŭndo de la Alĝeraj pacfaraj intertraktadoj je julio 2014[4] kaj antaŭ ol la intertraktadoj rekomencis en Alĝero la 1an de septembro, 2014.[5]

Historio[redakti | redakti fonton]

Renkontiĝo okazis en Vagaduguo de la 25a ĝis la 28a de aŭgusto kunveniganta ses armitajn grupojn en norda Malio.[6] La renkontiĝo intencis instigi dialogon por solvi la malsamaĵojn kaj prezenti unuecan fronton dum oficialaj intertraktadoj kun la Malia registaro en Alĝero, por trovi akcepteblan solvon al ĉiuj en la konflikto en Norda Malio.

La renkontiĝon faciligis la Centro por Humanitara Dialogo (HD), kiun estris la Alta Konsilio por Unueco de Azavado (HCUA) kaj kune porpagita de la Misio por Plurdimensia Integriĝa Stabiligo en Malio de la Unuiĝintaj Nacioj (MINUSMA).

Partoprenantoj[redakti | redakti fonton]

La partoprenantoj de ĉi tiu renkontiĝo estis:

Rezultoj[redakti | redakti fonton]

La renkontiĝo helpis evoluigi komitaton por konfliktotraktado en norda Malio kaj establi kontrolan komitaton por la Vagadugua Deklaro.[1][2] La HCUA, kun subteno de HD, laboris kunvenigi ĉiujn grupojn por solvi iliajn disputojn. Ĝi instigis al ili krei komunan pozicion dum la intertraktadoj en Alĝero kaj rezulte faciligi la diskutojn kun la registaro en la raŭndoj post la deklaro.

La deklaro ankaŭ alportis finon al malamikecoj kaj batalado precipe inter MAA, MNLA, kaj MAA ĉirkaŭ Tabankort. Diskutoj dum la renkontiĝo permesis interŝanĝon de kaptitoj inter la du grupoj.[8]

Subskribintoj[redakti | redakti fonton]

La deklaro estis subskribita de:

Algabass Ag Intalla reprezentante la Kunordigon de Politika-Militista Movado de Azavado / norda Malio (MNLA, HCUA, MAA, kaj CMFPR).[9]

Ahmed Ould Sidi Mohamed reprezentante la subskribintoj de Movada Kunordigo Politika-Militista de Azavado de la Alĝera Platformo de la 14a de junio, 2014 (CPA,[10] CMFPR, kaj MAA), ankaŭ konata kiel "la Platformo".[11]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Préparatifs de la reprise des négociations inter-maliennes à Alger. Alirita 2015-07-14.
  2. 2,0 2,1 Recontre des Mouvements de L'Azawad a Ouagadougou. Alirita 2015-07-14. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-03-19. Alirita 2021-05-26.
  3. Mali: les grandes lignes de l’accord signé à Ouagadougou - Afrique - RFI. Alirita 2015-07-14.
  4. Négociations de paix au Mali: l'Algérie appelée à la rescousse. Alirita 2015-07-14.
  5. Algiers talks a key step towards lasting peace in Mali (13a de Aŭgusto 2014). Arkivita el la originalo je 19a de Marto 2018. Alirita 14a de Julio 2015. Arkivigite je 2018-03-19 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-03-19. Alirita 2021-05-26.
  6. Northern Mali armed groups reach cessation of hostilities agreement in the build up to Algiers talks. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2015-07-14. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2021-05-26.
  7. Mali : Ibrahim Ag Mohamed Assaleh créé la Coalition du peuple pour l'Azawad (CPA) - JeuneAfrique.com. Alirita 2015-08-24.
  8. Mali and Tuareg rebels swap prisoners ahead peace talks. Alirita 2015-07-14.
  9. Ibrahim Abba Kantao, président de la dissidence de la CMFPR : "nous sommes exclus des pourparlers d’Alger parce que nous refusons de reconnaitre l’Azawad". Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2015-07-14.
  10. Mali : Ibrahim Ag Mohamed Assaleh créé la Coalition du peuple pour l'Azawad (CPA). Alirita 2015-07-14.
  11. Rapport sur le Mali et le Sahel et les activités de la Mission de l’Union Africaine pour le Mali et le Sahel. Alirita 2015-07-14.

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]