Azavado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
ⴰⵣⴰⵓⴷ
دولة أزواد
Azawad
Azavado

La flago proponita de MLNA

Detaloj
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Timbuktuo (deklarita) Gao (provizora) (koordinatoj: 16° 16′ N 0° 03′ U / 16.267 °N, 0.050 °U / 16.267; -0.050 (mapo))
Ĉefa(j) lingvo(j) Tuarega, Araba, Songhaja, Fula, Bambara, Franca
Loĝantaro 3 000 000
Horzono 0
Politiko
Politika sistemo Konsilio de transiro de la ŝtato de Azavado
Ŝtatestro Bilal Ag Aŝerif (2012)
Ĉefministro
Ekonomio
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Azavado (tuarege: ⴰⵣⴰⵓⴷ[1], latinigite: Azawad, Azawaɣ; arabe أزواد‎ Azawād; france: Azawad), ankaŭ Azaŭado aŭ Azawad, estas la nomo por la norda parto de Malio uzata de tuaregaj ribeluloj, kaj la nomo de eksa mallonge ekzistanta neagnoskita ŝtato. Ĝi konsistas el la regionoj Timbuktuo, Kidalo, kaj Gao, kaj parto de la regiono Moptio.

La 6-an de aprilo 2012, la Nacia Movado por la Liberigo de Azavado (MNLA), kiu regas grandan parton de la regiono, proklamis la sendependecon de Azavado disde Malio, kvankam ĝi ne ricevis internacian agnoskon.

La 14-an de februaro 2013, la MNLA rezignis sian aserton de sendependenco por Azavado, kaj petis la Malian registaron komenci diskutojn pri ĝia estonta statuso. La MNLA finis sian batalhalton je septembro de la sama jaro post kiam la rigstaro laŭdire pafis senarmilajn manifestacianojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de Azavado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  1. Mouvement National de Liberation de l'Azawad. Mouvement National de Liberation de l'Azawad. Alirita 10 January 2018.