Westdeutscher Rundfunk
Etoso
Westdeutscher Rundfunk | |||||
---|---|---|---|---|---|
German public state broadcaster (en) produkta kompanio | |||||
Komenco | 1-a de januaro 1956 vd | ||||
Antaŭe | Nordwestdeutscher Rundfunk vd | ||||
Geografia situo | 50° 56′ 25″ N, 6° 57′ 4″ O (mapo)50.94046.9512Koordinatoj: 50° 56′ 25″ N, 6° 57′ 4″ O (mapo) | ||||
Lando(j) | Germanio vd | ||||
Sidejo | Kolonjo | ||||
| |||||
| |||||
Posedatoj | ARD Sender Nordhelle (en) Sender Ederkopf (en) WDR 3 (en) Sender Herford (en) WDR 4 (en) Sender Olsberg (en) WDR 2 (en) Langenberg transmission tower (en) Einslive WDR Fernsehen (en) Deutsche Presse-Agentur vd | ||||
Agokampo | dissenda televido | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | institucio de publika juro | ||||
Westdeutscher Rundfunk Köln (mallonge WDR, esperante Okcidentgermana Radio) estas aŭtonoma ŝtata radiostacio kaj televida sendostacio por la federacia lando Nordrejn-Vestfalio kun centra oficejo en Kolonjo kaj pluraj filioj en aliaj urboj de Nordrejn-Vestfalio. Krome ĝi estas membro de ARD kaj ties plej granda sendostacio same kiel unu el la plej grandaj de Eŭropo. Krom kontribui al la nacia televida kanalo Das Erste, la stacio havas propran regionan televidan kanalon, nomatan WDR Fernsehen, kaj vivtenas ses radiajn kanalojn. Ĝi ekestis en 1956 per fendado de la Nordokcidentgermana Radio NWDR en la Nordgermanan Radion NDR kaj WDR, sed origine fontas el la pionira Westdeutsche Funkstunde de 1924.
Muzikensembloj de WDR
[redakti | redakti fonton]WDR havas kvar proprajn muzikensemblojn:
- WDR Sinfonieorchester Köln; la simfoniorkestro fariĝis en 1946 posteula orkestro por la iama orkestro fondita en 1926 de la Regna Radiostacio Kolonjo
- WDR Rundfunkorchester Köln; fondita en 1947 kiel „Orchester Hermann Hagestedt“ de NWDR, tenata ekde 1956 fare de WDR. La orkestro ankaŭ prezentas kune kun WDR Big Band.
- WDR Rundfunkchor Köln; fondita en 1955
- WDR Big Band Köln; fondita en 1947 kiel „Tanz- und Unterhaltungsorchester Adalbert Luczkowski“ de NWDR, ekde 1956 tenata de WDR. Hodiaŭ ĝi validas kiel unu el la plej bonaj bandegoj tutmonde.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo wdr.de
- Studioj de WDR en Nordrejn-Vestfalio
- Fotoj pri la studio en Dortmund
- Historio de WDR Arkivigite je 2011-12-02 per la retarkivo Wayback Machine