El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Eŭropa Unio de Radio kaj Televido , akronime EURT (france Union Européenne de Radio-Télévision , hispane Unión Europea de Radiodifusión kaj angle European Broadcasting Union ), ne rilatas al la Eŭropa Unio , sed origine al la Konsilio de Eŭropo , sed longe ampleksiĝis preter ĝi. Ĝi fondiĝis la 12-an de februaro 1950 de 23 radi-televidaj organizoj de Eŭropo kaj la Mediteraneo dum konferenco en la turisma centro de Torquay en Devon , Britio . La unio interalie posedas la tuteŭropam televidan komunikan reton Eŭrovizio , internacie konata kiel Eurovision .
En 1993 , la Internacia Organizaĵo de Radio kaj Televido , simila asocio por la landoj de centra kaj orienta Eŭropo, kuniĝis al EURT.
La EURT (mallongigoj en esperanto) havas 79 aktivajn membrojn de 55 landoj de Eŭropo, Nordafriko kaj Mezoriento , plus 44 aliĝitaj membroj en 25 landoj de la mondo. La plimulto estas publika servo de radio kaj televido. Unu el la plej konataj aspektoj de tiu organizo estas la ĉiujara okazigado kaj produktado de la Eŭrovido-Kantokonkurso .
La aktivaj membroj de EURT ĉefe estas la publikaj televidkanaloj kaj radistacioj de Eŭropo kaj Mediteraneo, nur malmultaj estas privataj, kiuj eniris antaŭ la jardeko 1990, kiam ERTU rigorigis la regularon por eviti ke pliaj privataj televidoj aŭ radistacioj apartenu al la klubo.
Lando
Organismo
Mallongigo
Jaro
Albanio
Radio Televizioni Shqiptar
RTSH
1999
Alĝerio
Televido Alĝerio (Entreprise nationale de télévision )
ENTV
1969
Radio Alĝerio (Entreprise nationale de Radiodiffusion sonore )
ENRS
1969
Télédiffusion d'Algérie
1969
Andoro
Radio kaj Televido de Andoro (Ràdio i Televisió d'Andorra )
RTVA
2003
Armenio
Publika Televido de Armenio
AMPTV
2005
Aŭstrio
Österreichischer Rundfunk
ORF
1953
Azerbajĝano
İctimai Televiziya və Radio Yayımları Şirkəti
ICTIMAI
2007
Belgio
Vlaamse Radio- en Televisieomroep
VRT
1950
Radio Télévision Belge de la Communauté Française
RTBF
1950
Bosnio kaj Hercegovino
Radio-Televizija Bosne i Hercegovine
BHTV
1993
Britio
British Broadcasting Corporation
BBC
1950
United Kingdom Independent Broadcasting: ITV , Channel 4 , S4C
UKIB
1959
Bulgario
Bulgara nacia radio (Bălgarsko Nationalno Radio ), Bulgara nacia televido (Bălgarska Nationalna Televizija )
BNT
1993
Ĉeĥio
Ĉeĥa radio (Český rozhlas )
ČR
1993
Ĉeĥa televido (Česká televize )
ČT
1993
Danio
Danmarks Radio
DR
1950
TV2/Danmark
DK/TV2
1990
Egiptio
Egipta Radia kaj Televida Unio
ERTU
1950-1957, 1984
Estonio
Estonia Nacia Dissendejo
ERR
1993
Finnlando
MTV Oy
FI/MTV
1993
Yleisradio
YLE
1950
Francio
Groupement des Radiodiffuseurs français : - TF1 - France 2 - France 3 - Canal+ - Radio France - Radio France internationale
GRF
1950
ARTE
ARTE
2024
Germanio
Arbeitsgemeinschaft Rundfunkanstalten der Bundesrepublik Deutschland
ARD
1952
Zweites Deutsches Fernsehen
ZDF
1963
Grekio
Ellinikí Radiofonía Tileórasi
ERT
1950-2013, 2015
Hispanio
Radiotelevisión Española
RTVE
1955
(Cadena SER membro ekde 1982 kaj Cadena COPE ekde 1998, nun ne plu)
Hungario
Duna Média kadre de fondaĵo MTVA (Magyar Rádió kaj Magyar Televízió 1993-2014 ne plu)
MTVA
2014
Irlando
Radio Telefís Éireann
RTÉ
1950
Teilifís na Gaeilge
TG4
2007
Islando
Ríkisútvarpið
RÚV
1956
Israelo
Raŝút HaŜidúr (רָשׁוּת השִּׁדּוּר, Rashút HaShidúr )
IBA
1957
Israela Dissenda Korporacio , mallonge nomata KAN (hebree תאגיד השידור הישראלי, Ta'agid HaShidur HaYisra'eli )
IPBC
2017
Italio
RAI-Radiotelevisione Italiana
RAI
1950
Jordanio
Jordania Radio kaj Televido
JRTV
1969
Kartvelio
Kartvelia publika dissendejo
GPB
2005
Kipro
Radiofonia Institucio de Kipro
RIK
1968
Kroatio
Kroata radiotelevido (Hrvatska Radiotelevizija )
HRT
1993
Latvio
Latvijas Radio , Latvijas Televīzija
LTV
1993
Libano
Télé-Liban
TL
1950
Libio
Libya Jamahiriya Broadcasting
LJB
1974
Litovio
Litova Nacia Radio kaj Televido (Lietuvos Radijas ir Televizija )
LRT
1993
Luksemburgo
RTL
RTL
1950
Média de Service Public 100,7 (radio 100,7 )
MSP
2022
Malto
Publika Dissenda Servo de Malto
MT/PBS
1969
Maroko
Société nationale de radiodiffusion et de télévision
SNRT
1950-1961, 1968
Moldavio
Teleradio-Moldova
TRM
1993
Monako
Groupement de Radiodiffusion monégasque : - RMC - Télé Monte-Carlo - Monte-Carlo Radiodiffusion
1950
Montenegro
Radio-televizija Crne Gore
RTCG
2001
Nederlando
Nederlandse Publieke Omroep, nun AVROTROS
NPO
1950
Nord-Makedonio
Makedona Radio kaj Televido
MKRTV
1993
Norvegio
Norsk rikskringkasting
NRK
1950
TV2
NO/TV2
1992
Pollando
Polskie Radio
PR
1993
Telewizja Polska
TVP
1993
Portugalio
Rádio e Televisão de Portugal
RTP
1950
Rumanio
Societatea Română de Radiodifuziune
ROR
1993
Televiziunea Română
TVR
1993
San-Marino
San Marino RTV
SMRTV
1995
Serbio
Radio-televizija Srbije
RTS
2001
Slovakio
Slovenský rozhlas
SK/SR
1993
Slovenská televízia
SK/STV
1993
Slovenio
Radiotelevizija Slovenija
RTVSLO
1993
Svedio
Sveriges Television och Radio Grupp : - Sveriges Television - Sveriges Radio - Sveriges Utbildningsradio
SVT
1950
Svislando
Svisa Radia kaj Televida Kompanio
SRG SSR
1950
TV4
TV4
2004
Tunizio
Etablissement de la Radiodiffusion-Télévision Tunisienne
RTTT
1950
Turkio
Türkiye Radyo Televizyon Kurumu
TRT
1950
Ukrainio
Nacia Televida Kompanio de Ukrainio (NTU, de 1993) kaj Ukraina Radio (NRU, same de 1993), ekde 2017 kune agas sub nomo Suspilne
1993 / 2017
Vatikano
Radio Vaticano
RV
1950
Membroŝtatoj de la unio kaj la jaroj de ilia aliĝo aŭ retiriĝo