Diskuto:Eŭropa Unio de Radio kaj Televido

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En Esperanto ne eblas diri "Eŭropa Radio kaj Televido Unio", do sen ligo meti plurajn substantivojn unu apud la alia. Eblus la formo "Eŭropa Radia kaj Televida Unio" adjektive kaj substantive (ekzakte Eŭropa Radiofonia kaj Televida Unio), eblus "Eŭropa Radio- kaj Televido-Unio" kun ligostrekoj, aŭ "Eŭropa Unio de Radio[fonio] kaj Televido" kun prepozicio "de". En la teksto mem menciiĝas la tegmenta Internacia Organizaĵo de Radio kaj Televido, kaj koresponde mi proponas la formon "Eŭropa Unio de Radio kaj Televido". Kvankam la vorto radio anstataŭ radiofonio estas ne plene oficiala, eĉ se tiom multe uzata, laŭ mi pro la tiom ofta ĉiutaga uzado la vorto estas permesebla (samkiel aŭto por "aŭtomobilo" aŭ fakso por "telefaksimilaĵo").

ThomasPusch 20:02, 31. Maj 2010 (UTC)

  1. Por Por: la formo "Eŭropa Unio de Radio kaj Televido", ĉar ĝi estas pli esperanteca ol la nuna titolo. Amike --Tlustulimu 20:07, 31. Maj 2010 (UTC)

"Internacia Organizaĵo de Radio kaj Televido"[redakti fonton]

Mi ne sukcesis trovi tiun! Ĉu ĝi vere ekzistis? aŭ simple eterna ruĝa ligilo? Sj1mor (diskuto) 16:44, 30 okt. 2023 (UTC)[Respondi]