WDR Big Band Köln

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
WDR Big Band Köln (2009)

WDR Big Band Köln estas la ĵazbandego de la Okcident-Germana Radio (WDR) en Kolonjo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La origino de la nuna WDR Big Band Köln estis en 1946 la „Kölner Rundfunk-Tanzorchester“ [kolonja radio-dancorkestro] dee la tiama Nordokcident-Germana Radio NWDR Köln (antaŭulo de la nuna WDR), kiu staris sub direktado de Otto Gerdes kaj prezentis alterne kun la Radio-Dancorkestro je Hamburgo sub Kurt Wege en la ununura programo de NWDR.

Jam aŭtunon de 1947 Otto Gerdes transiris kiel direktisto al orkestro de Südwestfunk (SWF). Lin anstataŭis Adalbert Luczkowski, kiu laboris en la arĉistosekcio de la „Germana Danco- kaj Distro-orkestro“ fondita dum la milito kaj eble volis daŭrigis la tradicion de ĉi tiu bando en Kolonjo. Ĉiukaze nun oni nomis la ekzistan orkestron „Kolonja Danco- kaj Distro-orkestro“ (KTUO).

Fine de la 1950-aj jaroj oni malkovris ĉe WDR la emon al ĵazo. Ĉar la ekzistanta KTUO tamen ne estis koncipita por tio, oni komisiis Kurt Edelhagen per la formado de ĵazbandego. En 1957 Kurt Edelhagen transiris de SWF al WDR kaj kunirigis tri muzikistojn de sia ĝistiama bando al Kolonjo. Ĉiujn ceterajn li kolektis en tuta Eŭropo, kaj kun muzikistoj el ok nacioj la bando estis kompleta. La kunmeto tamen daŭre ŝanĝiĝis, ĉar Edelhagen estis fama pro ega „eluzigo“ de muzikistoj.

La orkestroj de Adalbert Luczkowski kaj Werner Müller pretertempe ludis paralele al la bandego de Edelhagen ĉe WDR. Werner Müller dumtempe kunigis la muzikistojn de sia bando kun la arĉinstrumentistoj de la WDR-Radioorkestro al „Granda Distro-Orkestro de WDR“. Per ĝi ekestis la nomo „WDR-Dancorkestro“ kaj poste „WDR-Big Band“. Bandestro ekde 2003 estas Michael Abene. Ekde 2004 per Karolina Strassmayer (as) unuafoje virino estas membro de la orkestro.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

WDR Big Band Köln jam plurfoje ricevas distingojn. En 2007 ĝi ricevis Gramion: La albumo „Some Skunk Funk“, surdiskigita dum la Ĵaztagoj je Leverkusen en 2003 kune kun Randy kaj Michael Brecker, estis distingita kiel plej bona albumo de ĵazensemblego. Krome Michael Brecker ricevis postmorte Gramion por la plej bona ĵaza instrumenta soloo por la peco „Some Skunk Funk“. Ankaŭ en la jaro 2008 la bandego de WDR rikoltis Gramiojn: La komuna produktaĵo de WDR Big Band kaj kantistino Patti Austin, "Avant Gershwin", estis elektita „plej bona kantĵaza albumo“ de la jaro. Duan Gramion la radiobandego gajnis kune kun Vince Mendoza laŭ la kategorio „plej bona instrumenta aranĝaĵo“ por la aranĝaĵo pri "In a Silent Way", komponita de Joe Zawinul mortinta en 2007. La registraĵo ekestis oktobron de 2005 en Vieno, la peco estas ero de la koncertregistraĵoj publikigitaj sur la duobla albumo Brown Street el la jaro 2006.

Bandestroj[redakti | redakti fonton]

Adalbert Luczkowski direktas la bandon en 1954

Ĝis nun jenaj bandestroj direktis la bandon:

  • Otto Gerdes (1946–1947)
  • Adalbert Luczkowski (1947–1967)
  • Kurt Edelhagen (1957–1972)
  • Werner Müller (1967–?)
  • Jerry van Rooyen (1985–1995)
  • Bill Dobbins (1995-2002)
  • Michael Abene (ekde aŭtuno de 2003)

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • 2009:
    Vans Joint, Bill Evans, Dave Weckl, Mark Egan kaj la WDR Big Band Köln en koncerto
  • 2007:
    Avant Gershwin, Patti Austin kaj WDR Big Band Köln
    Roots & Grooves, Maceo Parker kaj WDR Big Band Köln
  • 2006:
    Brown Street, Joe Zawinul kaj WDR Big Band Köln (koncerto en Vieno)
    Winterwunderwelt, Götz Alsmann kaj WDR Big Band Köln
  • 2004:
    NiedeckenKoeln, Wolfgang Niedecken kaj WDR Big Band Köln
    Voices of Concord Jazz, koncertas en Montreux
  • 2003:
    tango y postango, Nestor Marconi, Ernst Reijseger, Mark Walker kaj WDR Big Band Köln
  • 2002:
    Paquito D'Rivera, latinidaj ritmoj kaj Paquito D'Rivera
    For Ella, Patti Austin/ Patrick Williams
    Dedalo, Gianluigi Trovesi
    Colours of Siam, Thorsten Wollmann
  • 2000:
    WDR Bigband Jan Klare/Eckard Koltermann
    Mannix Soundtracks, Lalo Schifrin
    Jazz Goes to Hollywood, Lalo Schifrin
    Kurt Weill – American Songs, Caterina Valente
  • 1999:
    Get Hit In Your Soul, Miles Griffith / Jack Walrath
    Latin Jazz Suite, Lalo Schifrin
  • 1998:
    Prism, Bill Dobbins / Peter Erskine
    Gillespiana, Lalo Schifrin
    Jazz Mass In Concert, Lalo Schifrin
    The Escape, Jens Winther
    Your Song, Jerry van Rooyen
  • 1997:
    Behind Closed Doors, Peter Erskine
    The Last Concert, Eddie Harris
  • 1996:
    Flame
    Jubilee, Markus kaj Simon Stockhausen
    Soul to Jazz, Bernard Purdie
    Swing & Balladen, Jerry van Rooyen
  • 1994:
    Electricity, Bob Brookmeyer
    Sketches, Vince Mendoza
  • 1993:
    Cosmopolitan Greetings, George Gruntz
    Jazzpana, Vince Mendoza / Arif
  • 1992:
    Carambolage, Joachim Kühn
    Traces of Trane, Peter Herborn
  • 1990:
    Tribute to Thad Jones, Mel Lewis
  • 1989:
    Dream of Life, Carmen McRae
    East Coast Blowout, Jim McNeely
    The Third Stone, Jiggs Whigham
  • 1984:
    Harlem Story, Peter Herbolzheimer

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]