Adolfo el Asindo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolfo el Asindo
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 1350
en Essen
Morto 4-a de junio 1439
en Treviro
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adolf de Essen (naskiĝis ĉirkaŭ 1350 en Essen/Asindo, mortis la 4-an de junio 1439 en Trier/Treviro pro pesto) estis germana verkisto kaj kartuziano.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li studis filozofion, teologion kaj eklezian juron en Kolonjo kaj iĝis en 1398 monako en Trier. Samloke (hodiaŭ komunumo de Konz) li elektitis prioro en 1409 estante tre juna. Laŭ instigo de la lorena duko Karolo la 2-a li fondis en Rettel (departemento Moselle) en 1415 kartuzion, kie li iĝis prioro ĝis 1421. Li pro tio kunprenis Dominikon el Prusio kiel vikaron kiu ege meritis pri la rozario-mistiko. Ambaŭ revenis al Trier en la jaro 1421 kie kontinuiĝis la kariero de Adolf. Ĉar li engaĝiĝis por Raban von Helmstadt kiel ebla nova ĉefepiskopo de Trier (kontraŭ Ulrich von Manderscheid) oni skoldis lin kaj sendis lin pune al Lieĝo.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Adolf von Essen estis reformanto trankvila de la malfrua Mezepoko kiu serĉis la revivigon de spirita vivo per la persona orientiĝo je Jesuo Kristo. Li ĉiam havis bonajn kontaktojn al la lorena duka kortego; post la reveno al Trier la benediktanoj volis havigi lin kiel abaton. Sed Adolf rifuzis kaj proponis la kunfraton Johannes Rode kiu baldaŭ iĝis grava reformanta abato. Ĉe kontrolvizitoj enmonakejaj li akompaniĝis de Adolf de Essen.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Rosengärtlein unserer lieben Frau
  • Commendatio Rosarii
  • Leben Jesu
  • Vita Margarethae

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Zadnikar, Marijan kaj Wienand, Adam (eld.): Die Kartäuser. Der Orden der schweigenden Mönche, eldonejo Wienand, Kolonjo 1983, p. 345 (ISBN 3-87909-105-6)