Heiligenhaus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Heiligenhaus
Blazono
Heiligenhaus (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Flago
Heiligenhaus in ME.svg
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distrikto Distrikto Mettmann
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 51°19′0″N 6°58′0″O  /  51.31667°N, 6.96667°O / 51.31667; 6.96667 (Heiligenhaus)Koordinatoj: 51°19′0″N 6°58′0″O  /  51.31667°N, 6.96667°O / 51.31667; 6.96667 (Heiligenhaus)
Alto super la marnivelo 190 m
Areo 27,47 km²
Loĝantaro 25793 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 02056, 02054, 02102
Poŝtkodo 42579 (malnove: 5628)
Aŭtomobila kodo ME
Oficiala Municipokodo 05158012
Subdivido 6 urbopartoj (loke nomataj "Honschaften")
Adreso de la administrejo Hauptstraße 159
42579 Heiligenhaus
Oficiala retejo http://www.heiligenhaus.de
v  d  r
Information icon.svg

Heiligenhaus estas urbo en la distrikto Mettmann. Ĝi situas en la urbotriangulo DüsseldorfAsindoWuppertal en la pejzaĝo Niederbergisches Land, kiu historie estis parto de la Duklando Berg. Fine de decembro 2015 la urbo havis 25 793 loĝantojn.

ĉefstrato kaj urbodomo

Geografio[redakti | redakti fonton]

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

La urbo etendiĝas sur ĉ. 160 m alta terenodorso pasanta orient-okcidenten, kiu ege defalas norden al la rivereto Vogelsangbach kaj suden al la rivereto Angerbach.

Urbopartoj[redakti | redakti fonton]

La urbo konsistas el ses urbdistriktoj loke nomataj „Honschaften“, nome Hetterscheidt, Tüschen, Leubeck, Isenbügel, Oefte kaj Hasselbeck.

La bienonomon Isenbügel oni unuafoje menciis en1250 kiel Isenbugele. Laŭ la bieno Hof Isenbügel oni nomis la "Honschaft" kaj ankaŭ la urboparton.

Plie la urbo konsistas el la urbopartoj Hofermühle, Unterilp, Oberilp, Wassermangel, Nonnenbruch, Unterstadt, Beeker Busch, Innenstadt, Vogelviertel, Oberstadt, Heide, Abtsküche kaj Migua.

muzeo Abtsküche, maldekstre de la kapelo
kapelo St. Jakobus, Abtsküche
baraĵlageto de Abtsküche

Kulturo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la kultura sfero oni kontinue prezentas artekxpoziciojn, teatraĵojn, kabaretaĵojn kaj koncertojn en la aŭlo de la Immanuel-Kant-Gymnasium aŭ en la „klubcentro por kulturo kaj libertempo“ de la Jugendfreizeitheimes. urbobiblioteko, muzeo Abtsküche - regionhistoria kolekto – kun bakejo kaj la fajrobrigada muzeo kun ilaro kaj ekipaĵo el 150 jaroj da fajrobrigada historio kompletigas la kulturan proponaĵon de la urbo.

Arkitekturaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Evangelia-reformita urbopreĝejo (malnova preĝejo); senartifika baroka salonpreĝejo de 1769.
  • Katolikaj preĝejoj St. Suitberto (nomate "katedralo" pro sia alta, elproksime videbla novgotika turtegmento) kaj St. Ludgero; plie la katolika kapelo St. Jakobus en la konstruaĵo "Abtsküche" ("abata kuirejo") de la komunumoparto Hetterscheidt vidalvide al baraĵlageto, kie estis la iama somera rezidejo de la abatoj de Werden
  • En la iama "pilgrimkabano Otterbeck" en Heiligenhaus verkis la prireligia verkisto kaj laika predikisto Gerhard Tersteegen (1697 - 1769).