Esperanto-Societo Düsseldorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Esperanto-Societo Düsseldorf - germane Esperanto-Gesellschaft Düsseldorf - estas la loka Esperanto-grupo de la eksterdistrikta urbo Düsseldorf (Duseldorfo) kaj ties ĉirkaŭaĵo (aparte la urboj Neuss, Meerbusch, Erkrath, Hilden, Dormagen, Ratingen kaj Mettmann) en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio. Ĝi apartenas al la regiona organizaĵo Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo kaj la naciaj asocioj Germana Esperanto-Asocio respektive Germana Esperanto-Junularo. La grupo unufoje po monato renkontiĝas je la ĵaŭdo sekvanta la 20-an de monato, ekde la 17-a horo, kutime en la restaŭracio Atrium, Berta-von-Suttner-Platz, proksime de la urba ĉefstacidomo. Ekzistas regulaj kontaktoj kun la esperantistoj de la partneraj kaj amike ligitaj urboj de Düsseldorf, aparte vigle kun la movadanoj de Ĥajfo en Israelo, Varsovio en Pollando kaj Moskvo en Rusio, Belgrado en Serbio kaj Tuluzo en Francio, pro la tre granda distanco iom pli modeste kun Ĉongĉingo en Ĉinio kaj Ĉikago en Usono, sed ankaŭ kun la aliaj urboj oficiale ligitaj. Iom pli nordoriente, same borde de la rivero Rejno kiel Düsseldorf, situas la najbaraj urboj Duisburg kaj Krefeld kun memstaraj Esperanto-grupoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]