Patrick Süskind

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Patrick Süskind
Persona informo
Patrick Süskind
Naskiĝo 26-an de marto 1949 (1949-03-26) (74-jaraĝa)
en Ambach
Lingvoj germanafrancaanglahispana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Munkena universitato vd
Profesio
Okupo verkistoscenaristodramaturgotradukisto • romanisto vd
Laborkampo teatra arto vd
Aktiva dum 1980– vd
Verkado
Verkoj The double-bass ❦
La Parfumo ❦
The Pigeon ❦
The Story of Mr Sommer vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Patrick SÜSKIND [PATrik ZISkint] (naskiĝis la 26-an de marto 1949) estas germana verkisto kaj scenaristo.

Süskind naskiĝis en Münsing-Ambach, kiel filo de la ĵurnalisto kaj aŭtoro Wilhelm Emanuel Süskind. Li studis historion en Munkeno kaj poste verkis scenarojn por teatraĵoj kaj televidaj elsendoj.

Internacian famon Süskind gajnis pro sia historia romano Das Parfum (La parfumo) 1985, kiu dum longa tempo en Germanio estis la plej bone vendita verko. Intertempe ĝi estas tradukita en 49 lingvojn kaj vendita en pli ol 15 milionoj da ekzempleroj. Alia furorlibro lia estis Das Kontrabass.

Stilo[redakti | redakti fonton]

Suskind ofte prezentas rolulojn de kontraŭherooj serĉantaj sian lokon en la mondo kaj rilate al aliaj.

Kiel dirite, la plej fama el liaj verkoj estas la romano Das Parfum (La parfumo) 1985. Kritikistoj komparis ĉi tiun sukceson kun la komerca fururo atingita jardekojn antaŭe de la romano "En Okcidento nenio nova" de Erich Maria Remark.

Literatura kritikisto Marcel Reich-Ranicki entuziasmiĝis legi tiun ĉi romanon kaj diris tiel: "Ĉi tie ĝi ankoraŭ okazas aŭ okazas al ni denove: germana verkisto, kiu regas la germanan lingvon; nuntempa rakontanto, kiu tamen scias rakonti historion; Verkas romanojn, kiuj ne ĝenas liajn legantojn per la reflekto de sia propra umbiliko en la spegulo; Juna aŭtoro, kiu finfine ne enuigas." [1] En 2006 ĝi estis prilaborita al filmo La Parfumo – La Historio de Murdisto, reĝisorita de Tom Tykwer.

Krom tio, Suskind verkis scenarojn por la televidserioj "Monaco France" (1982) kaj "Kir Royal" (1986), kaj ankaŭ por la filmkomedio "Rossini kaj la Murda Nombro Kiu dormis kun kiu?" (2005).

Komence de sia literatura kariero, Suskind verkis la absurdan teatraĵon monologan dramon "La kontrabaso" en 1981 de unu sola akto, kiu post ĝia premiero en la Teatro de Munkeno, gajnis eksterordinara sukceso sur la scenejoj de germanaj kaj internaciaj teatroj. En la jaroj 1984 - 1985, La kontrabaso estis la teatraĵo plej prezentita sur germanaj scenejoj - ĉirkaŭ 500 prezentoj.

Li verkis la novelon "La Rakonto de S-ro Sommer" ilustrita de franca karikaturisto Jean-Jacques Sempé.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Der Kontrabass (1981), ankaŭ kiel teatraĵo
  • Das Parfum (1985)
  • Die Taube (1987)
  • Die Geschichte von Herrn Sommer (1991)
  • Drei Geschichten (2005)
  • Über Liebe und Tod (2006).
  • Ein Kampf (2019)

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

"La parfumo"[rompita ligilo], trad. Vilhelmo Lutermano, MAS, 2015, 98 p., ISBN 978-2-36960-023-7

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Marcel Reich-Ranicki, Des Mörders betörender Duft - Patrick Süskinds erstaunlicher Roman „Das Parfum“ – Eine Rezension vom März 1985, literaturkritik.de
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.