Emir Kusturica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emir Kusturica
Persona informo
Naskiĝo 24-an de novembro 1954 (1954-11-24) (69-jaraĝa)
en Sarajevo
Lingvoj germanaserbabosna
Loĝloko Sarajevo
Ŝtataneco Socialisma federacia respubliko JugoslavioSerbioFrancio
Alma mater Film and TV School of the Academy of Performing Arts in Prague • Druga Gimnazija • Academy of Performing Arts in Sarajevo
Familio
Edz(in)o Maja Kusturica
Infano Stribor Kusturica
Okupo
Okupo aktorofilmproduktorofilmreĝisoroscenaristomuzikistogitaristokomponisto • prozisto • produktoro • spiono • reĝisoro
TTT
Retejo http://new.thenosmokingorchestra.com
vdr

Emir KUSTURICA (en serba: Емир Кустурица, Émir Kústurica; 24a de Novembro 1954) estas denaske bosnia serba[1][2][3] kinreĝisoro, scenaristo, aktoro, produktoro kaj muzikisto. Li havas ankaŭ francan ŝtatanecon.[4] Kusturica estas unu el la plej famaj eŭropaj kinistoj aktivaj ekde la mezo de la 1980-aj jaroj, plej bone konata pro superrealismaj kaj naturalismaj filmoj kiuj montras profundajn simpatiojn por marĝenuloj.[1] Li estis rekonata ankaŭ pro siaj projektoj en Andrićgrad (Andriĉ-urbo). Li konkuris kvinfoje en la Kinfestivalo de Cannes kaj ricevis dufoje la Palme d'Or (pro Otac na službenom putu kaj Podzemlje), kaj la premion al la Plej Bona Reĝisoro pro Dom za vešanje (Cigantempo).

Kusturica ricevis ankaŭ Arĝentan Urson en la Berlina Kinfestivalo pro Arizona Dream, Arĝentan Leonon en la Venecia Kinfestivalo pro Crna mačka, beli mačor (Nigra kato, blanka kato) kaj Arĝentan Leonon pro Plej Bona Unua Verko pro Sjećaš li se Doli Bel? (Ĉu vi memoras Dolly Bell?). Li ankaŭ iĝis Komandanto de la franca Ordre des Arts et des Lettres.[5][6]

Ekde la mezo de la 2000-aj jaroj, la ĉefa loĝejo de Kusturica estis en Drvengrad, urbo konstruita por lia filmo Život je čudo (Vivo estas miraklo), en la regiono Mokra Gora de Serbio. Li konstruis partojn de historia vilaĝo por la filmo.[7] Li iĝis membro de la Akademio de Sciencoj kaj Artoj de Respublika Srpska ekde la 9a de Novembro 2011.[8] Inter aliaj omaĝoj, Kusturica iĝis Bonvola Ambasadoro de UNICEF en 2002 kaj ok jarojn poste li fariĝis kavaliro de la Legio de Honoro en Francio. Li publikigis membiografion "Smrt je neprovjerena glasina" (“Morto estas neverigita onidiro”) en 2010, sekvita de libro de fikcio, "Sto jada" (“Centoj da problemoj”), en 2013.[1]

Kusturica estas polemikiga reĝisoro pro siaj idearoj pro-Jugoslavoj dum la Jugoslavaj Militoj kaj pro siaj kritikoj al la usona kaj eŭropa modelo de internacia socio.[9]

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1978 Guernica
  • 1978 Невјесте долазе
  • 1980 Бифе Титаник
  • 1981 Сјећаш ли се Доли Бел
  • 1985 Отац на службеном путу
  • 1988 Дом за вешање
  • 1993 Arizona Dream
  • 1995 Подземље
  • 1998 Црна мачка бели мачор
  • 2001 Приче супер осмице
  • 2004 Живот је чудо
  • 2007 Завет
  • 2008 Марадона
  • 2011 Седам пријатеља Панча Виље и жена са шест прстију
  • 2014 Разговори са боговима
  • 2016 На млечном путу
  • 2018 Ел Пепе, један узвишени живот

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gocić, Goran (2001). The Cinema of Emir Kusturica: Notes from the Underground. Londono: Wallflower Press. ISBN 978-1-903364-14-7.
  • Irodanova, Dina: Emir Kusturica. Londono. British Film Institute 2002.
  • Imsirevic, Almir: Based on a Truth Story, Sarajevo, 2007.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Emir Kusturica. Encyclopædia Britannica. Alirita 5a de Februaro 2022.
  2. Kusturica: Srbija je moja otadžbina (Kusturica: Serbia is My Homeland). B92 (19a de Januaro 2014). Alirita 19a de Januaro 2014.
  3. Biography [kustu.com]. Arkivita el la originalo je 15a de Majo 2013. Alirita 2019-09-24.
  4. Emir Kusturica, artist, builder and anti-globalist En serbia.com
  5. Politika. Politika.rs. Arkivita el la originalo je 11a de Septembro 2012. Alirita 2a de Aprilo 2010.
  6. Ministere de la culture. Culture.gouv.fr. Alirita 2a de Aprilo 2010.
  7. Kusturica (4a de Marto 2005) Kusturica at Kustendorf. The Guardian.
  8. Емир Кустурица. Akademio de Sciencoj kaj Artoj de Respublika Srpska.
  9. Amiguet, Lluis (2005). Entrevista a Emir Kusturica. La Vanguardia. Konsultita la 30an de januaro 2014.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Emir Kusturica en la angla Vikipedio.