Novak Đoković

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Novak Đoković
Persona informo
Naskiĝo 22-an de majo 1987 (1987-05-22) (36-jaraĝa)
en Beogrado
Lingvoj anglaserbaitalafrancagermana
Loĝloko MontekarloBeogradoMarbella
Ŝtataneco Socialisma federacia respubliko Jugoslavio • Federacia Respubliko Jugoslavio • Serbio kaj MontenegroSerbio
Subskribo Novak Đoković
Familio
Patro Srdjan Djokovic
Patrino Dijana Djokovic
Frat(in)oj Marko Djokovic • Djordje Djokovic
Edz(in)o Jelena Djokovic
Okupo
Okupo tenisisto
TTT
Retejo https://novakdjokovic.com
vdr

Novak ĐOKOVIĆ [ĝokoviĉ] (serbe: Новак Ђоковић; naskiĝis en Beogrado, Serbio, la 22-a de majo 1987) estas serba tenisludisto, ekde la 4-a de julio 2011 daŭre gvidanto de la ATP-listo (monda ranglisto de profesiaj tenisludistoj).

Dum sia kariero, li ĝis la stato de februaro 2016 venkis en signife pli ol 650 ludoj, akiris pli ol 61 titolojn, el kiuj 12 en la prestiĝaj turniroj de la serio "Granda Ŝlemo", 30 en konkuro ATP Masters Series kaj 5 (2008, 2012, 2013, 2014 kaj 2015) en Pokalo de la Majstroj (Tennis Masters Cup).

El liaj dek unu venkoj en la turniroj de la serio "Granda Ŝlemo", en 2011, 2014 kaj 2015 li venkis en Wimbledon, en 2011 kaj 2015 li triumfis en la turniro US Open, en 2008, 2011, 2012, 2013, 2015 kaj 2016 venkis en la turniro Australian Open kaj en 2012, 2013 kaj 2015 atingis la finalon de la turniro French Open, nomata Roland Garros.

Novak Đoković loĝas en Montekarlo, Monako.

La 16-an de Januaro 2022, post kelkaj tagoj de juraj procesoj Novak Đoković estis deportita el Melburno, Aŭstralio, ĉar li malobeis la landajn regulojn kontraŭ KOVIM-19, ĝuste antaŭ sia partopreno en ĉampioneco Malferma.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Djokovic abandona Australia tras la decisión judicial que ha ratificado la cancelación de su visado EFE en Público, Madrid, 16-an de Januaro 2022, alirita la 16-an de Januaro 2022.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]