Staŭdobedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
peoniofloropeonioj ne manku en kamparana ĝardeno
delfinioj ankaŭ apartenas al la klasika staŭdobedo

Staŭdobedo estas hortikultura termino por bedo kie kreskas nur aŭ plejparte staŭdoj. Staŭdoj estas herbaj kaj plujaraj plantoj, kies supergrundaj partoj parte aŭ tute formortas en aŭtuno. Ili stokas nutraĵojn kaj akvon en la subteraj rezervorganoj. Ankaŭ bulbo kaj tuberoj apartenas al la staŭdoj. En hortikulturo ili estas geofitoj.

En staŭdobedo oni flegas striktesence nur staŭdojn. La celo estas, ke sur la bedoj dum la tuta kreskoperiodo iuj staŭdoj floras. Tipaj staŭdoj estas novbelgaj asteroj, delfinioj, peonioj kaj staŭda flokso. Ankaŭ rokĝardenoj apartenas al staŭobedoj. Oni flegas tie interalie speciojn de etionemo, aliso, aŭbrietio, karpata kampanulo kaj sempervivo.

Ĝardenistoj distingas la staŭdojn en diversaj grupoj depende de iliaj naturaj kreskolokoj.:

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bernd Hertle, Peter Kiermeier, Marion Nickig: Gartenblumen - Porträts und Pflegeanleitungen beliebter Gartenblumen und attraktiver Grünpflanzen, Verlag Gräfe und Unzer, München 1993, ISBN 3-7742-1796-3