Sempervivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Sempervivo
Sempervirum tectorum1.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Saksifragaloj Saxifragales
Familio: Krasulacoj Crassulaceae
Subfamilio: Sempervivoideae
Genro: Sempervivo’’ Sempervivum
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Sempervivo (Sempervivum) estas genro en la familio de la Krasulacoj (Crassulaceae). La botanika nomo venas de la latina vorto semper por ‚ĉiam‘ kaj vivus por ‚viva‘, do ĝi signifas „ĉiamviva“.

De la ĝis nun priskribitaj ĉ. 200 specioj depende de la aŭtoro estas agnoskitaj inter 40 kaj 63 specioj. Aldoniĝas pli ol 7000 kultivaroj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Habito[redakti | redakti fonton]

Sempervivoj kreskas kiel horstoj (rozetkuseno) multjara, ĉiamverda, sukulenta planto. La plantoj estas hapaksanta (respektive monokarpa), tiu signifas, ke post la florado la rozeto, kiuj floris, formortas. La grandeco de la duonglobaj aŭ stelforme etendigitaj rozetoj havas grandecon inter 0,5 cm (parte ĉe Sempervivum arachnoideumSempervivum globiferum subsp. arenarium) kaj 22 cm (parte ĉe Sempervivum grandiflorum kaj ĉe Sempervivum tectorum-hibridoj kaj selektoj). Ĉe la formado de la floro la internodaĵoj de la tigo plilongiĝas. La infloreskoj altiĝas inter 3 cm (Sempervivum minutum) kaj 60 cm (Sempervivum tectorum). Plej ofte ili altas sep ĝis dudek centimetrojn.

Folioj[redakti | redakti fonton]

sekco tra rozeto de Sempervivum

Kiel multaj krasulacoj (Crassulaceae) ankaŭ sempervivo-specioj kapablas kiel sukulentoj stoki akvon en la folioj. La ofte tre „karnecaj“ folioj estas flanke lanugaj aŭ havas unuopaj haroj. La haroj povas konsisti el glandaj haroj. La folifinoj parte havas hartufoj. La folioj havas diversajn formojn. Ili ekzemple povas esti lancetaj, eliptaj, oblongaj inverse lancetaj, ovformaj, inverse ovformaj, pintaj, kojnformaj kaj spatelformaj. La fino povas havi diversajn formojn. Ofte ĝi estas longe pinta aŭ mallongpinta. La pigmentado de la folioj varias inter la sezonoj, kreskejoj kaj kulturvarioj. Ekzistas folioj kun multaj antocianoj, tiuj estas ruĝe brunaj aŭ violkoloraj. La koloroj povas esti diversaj: griza-olivverda, grizverda sed ankaŭ malbrila (pseŭdokloroza), t. s. ke la folioj estas flavece aŭ flave verdaj. La koloro ĉefe dependas de la sunradiado, parte ankaŭ genetike determinita.

Floroj kaj floraroj[redakti | redakti fonton]

stelforma floro de Sempervivum grandiflorum, planto el la sekcio Sempervivum
tubformaj ĝis sonorilformaj floroj de Sempervivum globiferum subsp. globiferum, planto el la sekcio Jovibarba

La plej multaj densaj floraroj konsistas el cumoj kun tri, maloftedu ĝis kvar, cicinoj. La sidantaj aŭ preskaŭ sidantaj, duseksaj floroj estas obdiplostemoniaj. Iliaj larĝe sidantaj, iom rektaj lancetaj sepaloj estas je la bazo kunkreskintaj. La rozea, purpuraj aŭ flavaj ĝia preskaŭ blankaj petaloj ne estas kunkreskintaj je la bazo.[1]

La malofte kalvaj filamentoj estas ruĝaj, purpuraj, bluecaj aŭ flavaj ĝis blankaj stamenoj ruĝaj aŭ flavaj kaj la pistilo estas plej ofte arkforma..[1]

La planto floras de fino de majo al fino de aŭgusto.

Fruktoj kaj semoj[redakti | redakti fonton]

La multsemaj, malofte kalvaj fruktoj staras vertikale kaj malfermiĝas. La semoj estas brunaj.[1]

La disvastigo de la semoj okazas per la vento (anemoĥorio).

Citologio[redakti | redakti fonton]

La baza kromozomonombro varias inter kaj . Ĉirkaŭ la duono de la specioj estas poliploidia, la plej multaj el tiuj tetraploidia. Sempervivum minutum estas heksaploidia kaj kelkaj specioj oktoploidiaj.[1]

Disvastigo kaj kreskejoj[redakti | redakti fonton]

aŭtoĥtona disvastigo de la genro Sempervivum L.

La genro Sempervivum hejmiĝas de Maroko ĝis Irano . Ĝi trovigas en la hispanaj montaroj, la Alpoj, Karpatoj, la balkanaj montaroj kaj montaroj de Turkujo kaj Armenujo. En Kaŭkazio, norda Anatolio, Balkanio kaj la Alpoj troviĝas tre multaj sempervivo-specioj.[2] Ili ĉefe kreskas sur rokoj kaj rokaj arealo en la montara, subalpa kaj alpa zonoj. Kelkaj kreskas sur dumoriĉa arealo.[3]

Alpena regiono[redakti | redakti fonton]

rozet-kuseno de Sempervivum montanum subsp. montanum
Sempervivum calcareum, specio kun multaj folioj, blueca-verda ĝis grize olivverda koloro. La foliplatoj estas oblonge ovformaj. La folifinoj pintaj kaj ruĝe brunaj.
floro de hibrido inter Sempervivum arachnoideum × montanum, ankaŭ Sempervivum × barbulatum)
Dosiero:Tectorum2.jpg
Sempervivum tectorum
Sempervivum arachnoideum
Sempervivum wulfenii, rozeto
Sempervivum globiferum subsp. globiferum, Lochenstein, Germanujo, sekcio Jovibarba
Sempervivo (Sempervivum tectorum), floro
Sempervio (Sempervivum tectorum), sur la tegmento de la domo
Sempervivo (Sempervivum tectorum)
Sempervivo (Sempervivum tectorum)
Sempervio (Sempervivum tectorum), sur la tegmento de la domo
Sempervivo, floro

[4]

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Sempervivum apartenas al tribo Semperviveae en la subfamilio Sempervivoideae de la Krasulacoj. filogenezaj esploroj montris la parencecon de la genro Petrosedum kaj de kelkaj specioj de la subgenro Sedum subg. Gormania:[5]

La unua priskribo de la genro Sempervivum okazis en la jaro 1753 fare de Carl von Linné en Species Plantarum.[6] tipospecio de la genro estas Sempervivum tectorum. Sinonimoj de la genro estas Sedum ADANS., Jovibarba (DC.) OPIZ., Diopogon JORD. & FOURR., ×Jovivum G.D.ROWLEY..

La genro estas dividita pro la diferencoj en la floro en la sekcioj Sempervivum kaj Jovibarba.[7] en la sekcio Sempervivum la floroj estas stelformaj kaj havas8 ĝis 18 petaloj. La specioj de la sekcio Jovibarba havas sonoril- ĝis tuboformajn florojn kun ses, sep aŭ kvin petaloj.

Specioj
La genro Sempervivum konsistas el jenaj specioj, subspecioj kaj varioj:

  • Sekcio Jovibarba:
    • Sempervivum globiferum L.
      • Sempervivum globiferum subsp. allionii (JORD. & FOURR.) 'T HART & B.BLEIJ}}
      • Sempervivum globiferum subsp. arenarium (W.D.J.KOCH) 'T HART & B.BLEIJ
      • Sempervivum globiferum subsp. glabrescens (SABR.) M.Werner}}[12]
      • Sempervivum globiferum subsp. globiferum
      • Sempervivum globiferum subsp. hirtum (L.) 'T HART & B.BLEIJ
      • Sempervivum globiferum subsp. preissianum (DOMIN) M.WERNER}}[13]
      • Sempervivum globiferum subsp. lagarinianum (L.GALLO) R.Stephenson}}[14]
    • Sempervivum heuffelii SCHOTT

Hibridoj Krome estas priskribitaj jenaj hibridoj:

ilustraĵo de kopio de Kräuterbuch(herba libro) de Johannes Hartlieb, ĉ. 1470
ilustraĵo de „Groß Haußwurtz“ (Sempervivum tectorum) en Leonhart Fuchs New Kreüterbuch de 1543.
ilustraĵo de la sempervivo (Sempervivum tectorum

Uzado kaj kultivaroj[redakti | redakti fonton]

Specioj kaj kultivaroj de sempervivo estas ofte plantitaj sur muroj kaj uzataj kiel tegmentverdigado. Plej ofte estas uzata Sempervivum tectorum kaj ties kulturvarioj.

’Carlotta’
’Blauer Ritter’
’Silverine’

La unuaj bredaĵoj estis el la jaro 1920[17]. Intertempe ekzistas pli ol 7000 kultivaroj. [18]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Henk 't Hart, Bert Bleij, Ben Zonneveld: Sempervivum. In: Urs Eggli (Hrsg.): Sukkulenten-Lexikon. Crassulaceae (Dickblattgewächse). Eugen Ulmer, Stuttgart 2003, ISBN 3-8001-3998-7, S. 347–365.
  • Henk 't Hart, Urs Eggli: Evolution and Systematics of the Crassulaceae, Backhuis Publishers, Leiden 1995, ISBN 90-73348-46-3.
  • Thomas Junghans: Die Hauswurz – immer lebend auf Fels kaj Stein. In: Pharmazie in unserer Zeit. Band 31, Nummer 1, 2002, S. 112–115-
  • Fritz Köhlein: Freilandsukkulenten. Hauswurz, Fetthenne & Co. Eugen Ulmer, Stuttgart 2005, ISBN 3-8001-4603-7.
  • Philipp Neeff, H. Kutzelnigg, G. B. Feige: Felduntersuchungen der Gattung Sempervivum s. l. in den Alpen. In: Kakteen kaj andere Sukkulenten. Band 54, Nummer 6, 2003, S. 143–152.
  • Philipp Neeff: Verbreitung der Gattung Sempervivum Linnaeus in den Alpen. In: Kakteen kaj andere Sukkulenten. Band 54, Nummer 7, 2003, S. 191–194.
  • Philipp Neeff, H. Kutzelnigg, G. B. Feige: Sempervivum-Hybriden in den Alpen. In: Kakteen kaj andere Sukkulenten. Band 54, Nummer 8, 2003, S. 202–206.
  • Philipp Neeff: Beiträge zur Taxonomie der Gattung Sempervivum L. (Crassulaceae) unter besonderer Berücksichtigung der in Kleinasien vorkommenden Sippen. Unveröffentlichte Dissertation, Universität Duisburg-Essen 2005 (PDF).
  • Philipp Neeff: Beiträge zur Taxonomie der Gattung Sempervivum (Crassulaceae) unter besonderer Berücksichtigung der in Kleinasien vorkommenden Sippen. In: Schumannia. Band 5, 2008, S. 5–98, ISBN 978-3-89995-485-2.
  • Manuel Werner: Hauswurz-Arten der Alpen. Sempervivum kaj Jovibarba. In: Avonia. Band 28, Nummer 4, 2010.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Henk 't Hart, Bert Bleij, Ben Zonneveld: Sempervivum. In: Urs Eggli (Hrsg.): Sukkulenten-Lexikon. Crassulaceae (Dickblattgewächse). Eugen Ulmer, Stuttgart 2003, ISBN=3-8001-3998-7, S. 347–349.
  2. Philipp Neeff: Beiträge zur Taxonomie der Gattung Sempervivum L. (Crassulaceae) unter besonderer Berücksichtigung der in Kleinasien vorkommenden Sippen. Dissertation, Universität Duisburg-Essen, 2005, S. 54
  3. Urs Eggli: Sukkulenten. 2. vollständig überarbeitete Auflage, Eugen Ulmer, Stuttgart 2008, ISBN 978-3-8001-5396-1, S. 273.
  4. Manuel Werner: Hauswurz-Arten der Alpen. Sempervivum kaj Jovibarba. In: Avonia. Band 28, Nummer 4, 2010.
  5. J. Thiede, U. Eggli: Crassulaceae. In: Klaus Kubitzki (Hrsg.): The Families and Genera of Vascular Plants, Band 9. Flowering Plants. Eudicots. Springer, Berlin/Heidelberg/New York 2007, ISBN 978-3-540-32214-6, S. 93.
  6. Carl von Linné: Species Plantarum. 1. Auflage 1753, Band 1, S. 464–465, (online).
  7. Henk 't Hart, Bert Bleij, Ben Zonneveld: Sempervivum. In: Urs Eggli (Hrsg.) Sukkulenten-Lexikon. Crassulaceae (Dickblattgewächse). Eugen Ulmer, Stuttgart 2003, ISBN=3-8001-3998-7, S. 348.
  8. Fergan Karaer, Ferhat Celep: Sempervivum ekimii nom. et stat. nov. for S. minus var. glabrum (Crassulaceae), with an amplified description. In: Annales Botanici Fennici. Band 45, Nummer 3, 2008, S. 229–232, PDF.
  9. 9,0 9,1 Philipp Neeff: Neue Taxa der Gattung Sempervivum (Crassulaceae) in der Türkei. In: Kakteen kaj andere Sukkulenten. Band 56, Nummer 3, 2005, S. 71–73.
  10. Dominik Roman Letz: A new species of the Sempervivum marmoreum group in Central Europe. In: Preslia. Band 81, Nummer 3, 2009, PDF.
  11. Martin Miklánek: Sempervivum marmoreum ssp. matricum (LETZ) HADRAVA ET MIKLÁNEK comb. Nova. In: Kaktusy. Band 46, Nummer 2, 2010, S. 24–26.
  12. Manuel Werner: Hauswurz-Arten der Alpen. Sempervivum kaj Jovibarba. In: Avonia. Band 28, Nummer 4, 2010, S. 194.
  13. Manuel Werner: Hauswurz-Arten der Alpen. Sempervivum kaj Jovibarba. In: Avonia. Band 28, Nummer 4, 2010, S. 191.
  14. Manuel Werner: S. globiferum (Syn.: Jovibarba globifera) bei Spiazzi [1]
  15. Davide Donati, Gérard Dumont: I semprevivi dell'Appennino Tosco-Emiliano: evidenziazione di un taxon ibridogeno misconosciuto, Sempervivum xbarbulatum subsp. etruscum D.Donati & G.Dumont subsp. nov.; Les joubarbes de l'Appenin Tosco-Emilien: mise en evidence d'un taxon hybridogene meconnu, Sempervivum xbarbulatum subsp. etruscum D.Donati & G.Dumont subsp. nov. In: Piante Grasse. Band 24, Nummer 4, 2004, S. 155-168.
  16. korekta ortografio estas Sempervivum × fauconnetii, v. Manuel Werner: Hauswurz-Arten der Alpen. Sempervivum kaj Jovibarba. en: Avonia. volumo 28, numero 4, 2010, pp 197.
  17. [2]Kultivare (abgerufen am 19. November 2015)
  18. GdS: Fachgruppe Sempervivum Jovibarba

Retligoj[redakti | redakti fonton]