Junplanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la hortikultura faklingvo la termino junplanto priskribas plantkvaliton, kiu povas esti plukulturata, enpotigata aŭ enplantata. Oni distingas ĉi tie la grandecon de la planto kaj la kulturada sistemo. Krome oni distingas inter kunradikaj kaj senradikaj stikaĵoj kaj junplanto el semoj. Ofte la junplanto havas firman radikbulon, kiu preskaŭ garantias, ke la planto plukreskas bone kaj rapide.

7 tagojn aĝa stikaĵo de Pelargonium zonale, kiu post pliaj 14-20 tagoj de kulturtempo havos firman radikbulon kaj estas enpotata

Depende de la planto la kultura kaj radikiĝa tempo daŭras tri ĝis ok semajnojn. Ĉe rapide kreskantaj herbaj junplantoj eblas ankaŭ aĉeti jam stucitajn junplantojn, kiuj estas pli kompaktaj kaj disbranĉiĝas pli malsupre. Ankaŭ oftas, ke la junplantoj estas kunigitaj duope aŭ triope por poste ricevi pli altkvalitan produkton kaj ŝpari kulturtempon.

La produktado de junplantoj okazas ofte en specialigitaj junplantaj kulturejoj aŭ junplantaj entreprenoj.

Kulturado de la junplanto[redakti | redakti fonton]

La kulturado de la junplanto estas la fazo en la vivo ekde la nova planto de la stikado au dissemado ĝis la plantado en pli grandan poton aŭ ujon aŭ en la kampon. Inter la dissemado kaj la enpotado ofte necesas, ke la ĝermplantoj devas ricevi pli grandan spacon por bone evoluiĝi. Tiun plantadon de juna planto en alian, pli vastan lokon oni nomas priklado. Hodiaŭ la hortikultivistoj evitas prikli la ĝermplantojn por ŝpari laboron.

Interalie jenaj faktoroj decidas pri la sukceso de la kulturado

  • ĝermkapablo de la semaĵo
  • la ĝusta ĝerm- kaj kreskotemperaturo
  • taŭgeco de la substrato
  • evito de atakemaj malsanoj kaj damaĝbestoj.

Hodiaŭ la junplantoj kreskas en plastaj multpotaj platoj aŭ en torfblokoj kaj presitaj torfblokoj.