Vinfarado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
vinberoj ĵus antaŭ plukado
Vinbareloj

Vinfarado estas fako kiu okupiĝas pri vinproduktadmetodoj kaj transformado de mosto (vinbersuko) en vinon. Kiel fako de scio, enologio inkluzivas la necesajn partojn por vinproduktado (tio estas, la fermentado ), sed ankaŭ aliajn detalojn, kiuj kontribuas al la gusto kaj odoro de la vino, de la vinberrikolto ĝis la enboteligo de la preta produkto.

La vinoj povas esti dividitaj en malsamajn specojn de procezoj (ekzemple: kreado de trankvila vino kontraŭ kreado de ŝaŭmvino).

Vinproduktisto estas persono kiu specialiĝas pri la procezoj de vinproduktado. La profesio estas studata en akademia medio. Vinproduktantoj dungitaj en vinfarejoj kutime spertas longan trejnadon kiel ekzemple akademia grado.

La Internacia Organizaĵo pri Vito kaj Vino (OIV) okupiĝas interalie pri la esplorado de la teknikaj kaj sciencaj aspektoj de la kampo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Thomas Pinney. The Makers of American Wine: A Record of Two Hundred Years. Berkeley. University of California Press, 2012.
  • James Simpson. Creating Wine: The Emergence of a World Industry, 1840–1914. Princeton University Press, 2012.