Transŝanĝo de la akvo al vino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
La Lça edziĝo de Kana Galilea, fresko de Giotto en la Kapelo Skrovegni de Padovo.

La transŝanĝo de la akvo al vino, konata ankaŭ kiel Miraklo de la Edziĝo de Kana Galilea, estas la unua miraklo de Jesuo, plenumita dum edziĝo en Kana Galilea. La epizodo estas priskribita en la Evangelio laŭ Johano (2,1-11).

La edziĝo en Kana Galilea, centra kvadrato de vitralo de la 2-a jarcento en la Katedralo de Chartres.

Evangelia teksto[redakti | redakti fonton]

“1 La trian tagon okazis edziĝo en Kana Galilea, kaj la patrino de Jesuo ĉeestis tie; 2 ankaŭ Jesuo kaj liaj disĉiploj estis invititaj al la edziĝo. 3 Kaj kiam mankis vino, la patrino de Jesuo diris al li: Ili ne havas vinon. 4 Kaj Jesuo diris al ŝi: Kio estas inter mi kaj vi, virino? mia horo ankoraŭ ne venis. 5 Lia patrino diris al la servantoj: Kion ajn li diros al vi, tion faru. 6 Kaj estis tie ses akvokuvoj ŝtonaj, metitaj laŭ la purigo de la Judoj, enhavantaj po du ĝis tri metretoj. 7 Jesuo diris al ili: Plenigu la akvokuvojn per akvo. Kaj oni plenigis ilin ĝis la rando. 8 Kaj li diris al ili: Ĉerpu nun, kaj alportu al la festenestro. Kaj oni alportis. 9 Kiam la festenestro gustumis la akvon, nun fariĝintan vino, kaj ne sciis, de kie ĝi estas (sciis tamen la servantoj, kiuj ĉerpis la akvon), la festenestro alvokis la fianĉon, 10 kaj diris al li: Ĉiu homo prezentas unue la bonan vinon, kaj kiam oni jam drinkis, tiam la malpli bonan; sed vi rezervis la bonan vinon ĝis nun. 11 Ĉi tiun komencon de signoj Jesuo faris en Kana Galilea, kaj elmontris sian gloron, kaj liaj disĉiploj kredis al li (2, 1-11)”. Tiu rakonto havis grandan enfluon en la fiksiĝo de la kristana doktrino. Diversaj teologoj, fakte, kaj Patroj de la Eklezio per tiu miraklo Jesuo, interalie, efike kontribuis al la determinado de la sakramenteco de la kristana geedziĝo kaj de ĝia publika ekstereco en liturgiaj ceremonioj.

En la teksto estas dirate ke temas pri la unua de la signoj: iuj ekzegezistoj el tio deduktis ke la teksto povus ĉeestinti en fonto eĉ pli antikva, nome Evangelio de la Signoj, utiligita de la evangeliisto.[1].

Interpretoj[redakti | redakti fonton]

Iuj ekzegezistoj transaltas la rakontan signifon de la epizodo kaj opinias ke temas pri teksto pure teologia: la rakonto, sendepende de ĝia okazinteco[2], liveras al la evangeliisto la oportunon elstarigi la personajn prerogativojn de Jesuo: potenco sur la naturo, veran kapablon helpi la homaron laŭ ties bezonoj... Laŭ tiu interpreto, unuopa elemento signifas ion apartan: la akvo estas la kondiĉo de la homo, la vino la dia vivo donita de Kristo, la interveno de Maria la potenco de la komuneco de la la sanktuloj, fine Jesuo prezentiĝas kiel la vera Edzo de la homaro... Oni vidas ke tiu interpreto pri la miraklo kongruas kun la prerogativoj atribuitaj al Jesuo en la unua johana ĉapitro kie Jesuo estas identigita kun la Logos.[3]

Arta verkoj[redakti | redakti fonton]

Krisgtanaj artistoj produktis multegajn pentraĵojn reproduktantajn la miraklon de Kana Galilea. Estu ekzemploj en Italio: Jacopo Torriti, Giotto, la Majstro de la kapelo de Sankta Nikolao, Andrea Boscoli, , Alessandro Allori, Paolo Veronese, Pietro Paolo Vasta kaj Luca Giordano. Sed samkvante kaj samfamaj troviĝas en Hispanio kaj Francio kaj Germanio (Hieronymus Bosch) kaj Pollando...

Preĝejo en la loko kie kristanoj opinias ke okazis la miraklo: nune celo de pilgrimoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. D. Moody Smith, "Abingdon New Testament Commentary - John", Abingdon Press, 1999, p. 83.
  2. [1] Itallingvaj precizigoj pri la rilato inter hsitorio kaj simbolismo.
  3. [2] itallingva komento pri la signifo de la akvo en l evangelio de Johano.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Eliade M., Trattato di storia delle religioni, traduko al la itala, Boringhieri, Torino 1976.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]