Malvidino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Malvidino
Malvidin.svg
Kemia strukturo
Autumn Royal grapes.jpg
Malvidino estas antocianino ekzistanta
en pluraj fruktoj kaj vinberoj.
Blumen bp 032 wp23.jpg
Geranio kun forte blua tono de la antocianinoj.
Primula farinosa flowers 100704.jpg
Primula farinosa estas floro
kiu enhavas malvidinon.
Kemia formulo
C17H15O7+
Fizikaj proprecoj
CAS-numero-kodo 643-84-5
ChemSpider kodo 140095
PubChem-kodo 159287
Fizikaj proprecoj
Mola maso 331.2968 g mol−1
Smiles
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302+312, H312+332, H332, H334
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P260, P262, P280, P304+312, P351
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Malvidino estas natura kemia substanco apartenanta al la familio de la antocianinoj, kaj ĝia glukozido estas la ĉefa vegetala pigmento abunda en naturo. La malvidino respondecas pri la blukoloro trovata en la petaloj de la Primula vulgaris. Blukoloraj floroj de la Anagallis monelli ankaŭ posedas grandan koncentriĝon de malvidinoj.

La specio Vitis vinifera, unu el ĝiaj fontoj, respondecas pri la koloro de la ruĝa vino. La blukoloro de la geranio, ĉeestanta en medioj neŭtralaj aŭ acidaj, aŭ la blanka koloro (baza medio) de tiu planto elmontras la acidecon aŭ alkalecon de la grundo. Kiel aliaj antocianinoj, ĝi posedas fortan kontraŭoksidan aktivecon. Pura malvidino en la naturo malofte okazas. La malkomponiĝo de la malvidino donas lokon al la "siringata acido", trovata en la siringo.

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

La malvidino partoprenas en grupo da ses ĉefaj antocianinoj trovataj en la plantoj, kune kun la cianidino, delfinidino, pelargonidino, peonidino kaj la petunidino. En ĉi-familio, ĝi karakteriziĝas pro la ĉeesto de grupiĝo OH en la pozicio 4 kune kun du grupiĝoj metoksilaj (R-O-CH3) en la pozicioj 3 kaj 5 de la aromata ringo.

Kaŭze de ĝia flaviliuma nukleo, kiu posedas fortan reakciemon kun la nukleofilaj substancoj, la malvidino estas molekulo rilative malstabila, kaj do malfacile troviĝas en ĝia pura formo en la vegetalaj histoj. La aldono de iu sukero en la karbono-3 donas al ĝia strukturo pli grandan stabilecon kaj solveblecon. Ĝenerale, la heterozidoj estigitaj per kondensiĝo de la malvidino kaj unu aŭ pluraj ozoj (eventuale aciklaj) produktas antocianozidojn multe pli stabilaj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]