Proteazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Proteazo (ankaŭ nomita peptidazoproteinazo) estas enzimo kiu katalizas (pliigas reagrapidecon aŭ "akcelas") proteinolizon, malkonstruante proteinojn en pli malgrandajn polipeptidojn aŭ ununurajn aminoacidojn, kaj spronante la formadon de novaj proteinproduktoj. Proteazoj faras tion fendante la peptidligojn ene de proteinoj per hidrolizo, reago kie akvo rompas ligojn. Proteazoj estas implikitaj en multaj biologiaj funkcioj, inkluzive de digestado de konsumitaj proteinoj, proteinkatabolo (rompo de malnovaj proteinoj), kaj ĉela signalado.

En foresto de funkciaj akceliloj, proteolizo estus tre malrapida, daŭrante centojn da jaroj. Proteazoj troviĝas en ĉiuj formoj de vivo kaj virusoj. Ili sendepende evoluis plurajn fojojn, kaj malsamaj klasoj de proteazo povas elfari la saman reagon per tute malsamaj katalizaj mekanismoj.