Académie de la Grande Chaumière

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Académie de la Grande Chaumière
arta lernejo
Informoj
fondodato 1904
fondinto(j) Gustave-Claude-Étienne Courtois • Étienne Delaune vd
Situo
Geografia situo 48° 50′ 32″ N, 2° 19′ 49″ O (mapo)48.84222.3304Koordinatoj: 48° 50′ 32″ N, 2° 19′ 49″ O (mapo)
lando Francio
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Académie de la Grande Chaumière (Parizo)
Académie de la Grande Chaumière (Parizo)
DEC
Académie de la Grande Chaumière
Académie de la Grande Chaumière
Map
Académie de la Grande Chaumière
vdr

Granda Chaumière Akademio (france Académie de la Grande Chaumière) estas artlernejo establita en la Montparnasse kvartalo de Parizo, Francio, en 1902 [1].

La lernejo havis periodon de grandeco komence de la 20-a jarcento. La lernejo nun estas nomita Académie Charpentiér.

Historio[redakti | redakti fonton]

La lernejo estis fondita de la svisa artisto Martha Statler kaj la franca Alice Denberg. Male al aliaj lernejoj, la "Grande Chaumière" klinis al modernismo kaj liberaj lernometodoj. La lernejo, kiu estis dediĉita al pentrado kaj skulptarto, ne instruis la striktajn akademiajn regulojn pentri de la École des Beaux-Arts, kaj tiel produktanta arton libera de akademiaj limigoj [2].

Eble unu el la ĉefaj kialoj de la populareco de la institucio estis la malaltaj aliĝ- kaj instrukotizoj, kiuj inkluzivis la pagon por la modeloj kaj hejtado dum la vintraj tagoj.

En 1957 la akademio estis aĉetita fare de la familio Charpentier. Ĝia ora epoko estis verŝajne la jaroj de la 1910-aj jaroj ĝis la 1940-aj jaroj - periodo kiu vidis multajn famajn artistojn trapasi ĝiajn pordojn. Inter la famaj estas Modigliani, Chaim Soutine, Isaac Frenkel, kaj Miró, la skulptistoj Antoine Bourdelle kaj Ossip Zadkine, Fernand Léger, Ĥaim Sutin, Tamara de Lempicka, Alberto Giacometti, Louise Bourgeois kaj Eugène Grasset [3].

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Dr. Eric Cabris, Ph.D., Biografie van kunstschilder Ghislaine de Menten de Horne (1908–1995), Brussels, V.U.B., 2008, p. 4, footnote 3.
  • Antoine Bourdelle, Laure Dalon, Cours & leçons à l'Académie de la Grande Chaumière, 1909–1929, Paris : Paris-Musées : Ed. des Cendres, 2008. (ISBN 978-2-7596-0034-2)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Académie de la Grande Chaumière (katalune). Alirita 11 November 2016.
  2. Un lieu mythique (france). Arkivita el la originalo je 2018-10-12. Alirita 14 November 2016.
  3. Stettler, Adelheid Fanny Martha (germane) (1988). Alirita 11 November 2016.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]