Isaac Frenkel Frenel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Isaac Frenkel Frenel
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1899 (1899-08-10)
en Odeso
Morto 1-an de januaro 1981 (1981-01-01) (81-jaraĝa)
en Tel-Avivo
Tombo Safed
Lingvoj francahebreaanglagermanarusaukrainaantikva grekaportugalahispana
Ŝtataneco FrancioIsraelo
Alma mater Nacia Altlernejo de BelartojAcadémie de la Grande Chaumière
Memorigilo Isaac Frenkel Frenel
Infanoj 8
Okupo
Okupo pentristo • artistoskulptisto
vdr

Isaac FRENKEL (en la hebrea: יצחק פרנקל;) 1899-1981, konata ankaŭ kiel Yitzhak Frenkel aŭ Alexandre Frenel, estis israela pentristo kaj skulptisto, konsiderita kiel “la patro” de la moderna arto en Israelo, unu el la plej gravaj judaj artistoj de la fama “Skolo de Parizo” kaj ĝia ĉefa praktikisto en Israelo[1].

Mortis en Tel-Avivo en 1981 kaj estis enterigita en Safed[2]. Laŭlonge de sia vivo, li loĝis kaj laboris en Portugalio, Sud-Afriko, Francio, kaj Israelo (speciale en Tel-Avivo kaj Safed).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Isaac Frenkel Frenel estis naskita en 1899 en Odeso, parto de la Rusa Imperio tiutempe. Li estis pranepo de la fama rabeno Levi Yitzhak de Berdiĉev. En sia junaĝo li studis en jeŝivo kie li renkontis Chaim Glicksberg. Infanaĝe li loĝis tuj apud la eldonejo "Moriah", de la grandaj intelektuloj de la juda mondo: nome Bialik kaj Rawnitzki. En 1917, li studis kun Aleksandra Ekster, influa konstruktivisto, kubisto, kaj futurisma instruisto kaj pentristo ĉe la Odesa Akademio de Belartoj, unu el la gvidaj artlernejoj en Carisma Rusio.

Frenkel elmigris al la Brita Palestina Mandato en 1919 kaj estis parto de grupo de pioniroj de la "Tria Alija", ĉe la fama ŝipo "Roslan", kiu estis konsiderata kultura gravaĵo en la historio, same kiel la "majfloro" de la fondintoj de Usono, sed por la estonta ŝtato Israelo (inter ili, kompreneble, Frenkel).

Revoluciante la pentrarton, 1920-aj kaj 1930-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

En 1920, oni establis la kooperativon de artistoj en Jafo kaj studion de artistoj en Gimnazia Herzlijo kie ĝi donis lecionojn de pentrarto kaj skulptarto. Establis la kooperativon de artistoj Estas-Tomer kune kun la pentristoj Konstantinovskij, la sinjorino Had-Gadia (unua edzino de Rafael Abulafia) kaj la skulptisto Halperin. Poste, en tiu jaro, li preparis sin vojaĝi, unue al Egiptio, kie li ekspoziciis en Aleksandrio[3].

Frenkel poste vojaĝis al Parizo kie ĝi studis en la École de Beaux-Arts kaj en la Académie de la Grande Chaumière, en la studioj de la skulptisto Antoine Bourdelle kaj de la pentristo Henri Matisse. En tiu momento lia pentrarto estis abstrakta.

Frenkel revenis al la Israelo en 1925, kie li revoluciis la vidajn artojn. Malfermis la Lernejon de Arto Histadrut en Tel Aviv. Estis konsiderita ekstrema en siaj artaj orientiĝoj. Liaj studentoj estis Ŝimŝon Holzman, Mordeĉai Levanon, David Hendler, Joseph Kossonogi kaj Tziona Tagger. Estis mentoro de la studentoj de Bezalel, inter ili Avigdor Stemackij, Yehezkel Streichman, Moŝe Kastel kaj Arie Aroch. Pluraj de liaj lernantoj (kiel Moŝe Kastel kaj aliaj) estis studentoj de arto de Bezalel, kiuj vizitis Telavivon por absorbi la instruadojn de la "majstro".

El pariza ekspresionismo de Frenkel kaj la moderna franca influo montriĝis tra li ne nur kiel artisto sed ankaŭ kiel majstro. Ĉiuj kiuj studis kun li absorbis la francan influon kaj la plimulton estis studantaj en Parizo en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj. La stilo de Frenkel estis pli proksime de la abstrakta pentrarto kiu estis ekspoziciita en Parizo ol de la orientalismo kiu estis populara en tiu momento. Estis la unua abstrakta pentristo en Israelo.[4][5]

1940-aj jaroj: Historia registrado[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1948, jaro de la sendependeco de Israelo, oni permesis lin registri historiajn limŝtonojn en la historio de Israelo. Pentris la unuan kunvenon de la Knesset, tiel kiel la unua kunveno. Ankaŭ faris portretojn de la unuaj 120 MK (Membroj de la Knesset). Estis la unua pentristo elektita de la ŝtato Israelo por reprezenti la judan ŝtaton en la Bienalo de Venecio. En 1950 ekspoziciis sian verkon en la 25a kaj 26a Bienaloj de Venecio, reprezentante Israelon.

1950-jaroj antaŭen: Frenel[redakti | redakti fonton]

En 1954 li revenis al Francio. Tie studis vitroproduktaĵon kaj kreis vitralojn (laboroj en vitro por fenestroj), kiuj estis komisiitaj de la baronino Alix de Rothshild por kapelo en Normandio, en la nordo de Francio. Dum la jaroj inter 1954 kaj 1960 komencis subskribi siajn verkojn kiel "Frenel". En 1979 li faris individuan ekspozicion en la fama "Orangerie" de Parizo, en okazigo de sia 80a naskiĝtago; inaŭgurita de la prezidanto de la franca Senato, Alain Poher.[5][2]

Frenkel Frenel kun Alain Poher en la Orangerie

Li mortis en 1981 en Tel Aviv kaj estis enterigita en Safed.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. 2,0 2,1 [2]
  3. [3]
  4. [4]
  5. 5,0 5,1 [5]