Dezső Sinkovich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Dezső SINKOVICH [ŝinkoviĉ] estis rumania hungara industriartisto, grafikisto, scenejdekoraciisto. Li naskiĝis en Temeŝvaro la 5-an de junio 1888 kaj mortis samloke la 10-an de oktobro 1933.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Dezső Sinkovich finis porinstruistan lernejon en sia naskiĝurbo (1907), poste li akiris desegninstruistan diplomon kaj li instruis desegnon. En 1914 li iris en Munkenon, kie li frekventis la lernejon de Franz Hofstädter kaj la prelegojn de arta akademio. Li havis la unuan solan ekspozicion en 1919. Li sukcese prezentis siajn kreaĵojn en ekpozicioj en Bukareŝto, Kluĵo kaj Temeŝvaro. En 1929 li vojaĝis en Buenos Aireson, kaj partoprenis la organizadon de mondekspozicio. Reveninte, lin havis kun artistkunulo privatan artlernejon (Art Decorativ). Li faris modernajn scenejdekoraciojn, ilustris librojn, gazetojn.

Fonto[redakti | redakti fonton]