Violin Oljanov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Violin Oljanov
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1918 (1918-11-30)
Morto 10-an de oktobro 1998 (1998-10-10) (79-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Bulgario
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Violin OLJANOV (naskiĝis en 1919; mortis la 10-an de oktobro 1998 en Sofio) estis bulgara esperantisto kaj vicprezidanto de la Akademio de Esperanto.

Oljanov komencis lerni Esperanton 14-jara kaj, eksigite el ĉiuj lernejoj de Bulgario pro kontraŭfaŝisma aktivado, li ekdediĉis sin tute al la Esperanto-movado, unue en la societo Albatro en Varna, kiun li fine prezidis (1944-47). Post studoj en Sovetio (1949-54) li kuniniciatis en 1954 la restarigon de Bulgara Esperanto-Asocio (BEA), en kiu li servis (1955-1964) alterne kiel sekretario kaj vicprezidanto. Li estis ĉefredaktoro de Bulgara Esperantisto (1957-64), A-komitatano de Universala Esperanto-Asocio (UEA) (1958-64, 1978-85), ano de la Buroo de Centra Estraro de BEA (1976-1989), prezidanto de Internacia Unuiĝo de la Esperantistoj-Filologoj (1963-94) kaj redaktoro de Filologo (1974-91). En 1976 li estis elektita en la sekretariaton de Mondpaca Esperantista Movado (MEM) kaj iĝis ĉefredaktoro de ties revuo Paco.

Estro de la Instrukomisiono de BEA, Oljanov gvidis multajn Esperanto-kursojn. Li verkis lernolibrojn por tri niveloj kaj Esperanto-gramatikojn (1992) kaj kunaŭtoris Bulgara-Esperanta Vortaro (1981). Li redaktis la lingvo-sciencan artikolaron Interlingvistiko kaj esperantologio (1985).

Sub la pseŭdonimo Zefiro li verkis poezion (unu lia poemo troveblas en Esperanta antologio), tradukis multajn poemojn kaj popolkantojn kaj aperigis pli ol 1000 artikolojn pri kaj en Esperanto. Oljanov estis membro kaj delegito de UEA kvardekon da jaroj. De 1986 li estis ano de la Akademio de Esperanto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.