Johano Thúrzó
Johano Thúrzó | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de aprilo 1437 en Levoča | |
Morto | 10-an de oktobro 1508 (71-jaraĝa) en Baia Mare | |
Lingvoj | pola vd | |
Ŝtataneco | Pollando vd | |
Familio | ||
Familio | Thurzo | |
Dinastio | Thurzo vd | |
Patro | György Thurzó de Bethlenfalva (en) vd | |
Patrino | Kata|Katalin (en) vd | |
Infanoj | Elek Thurzó, Katharina Thurzo von Bethlenfalva (en) , György Thurzó (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | inĝeniero mininĝeniero trader (en) vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Johano THÚRZÓ, hungare THÚRZÓ János [tu:rzo:], slovake Ján Thurzo aŭ Turzo (naskita en Lőcse la 30-an de aprilo 1437 kaj mortinta en Nagybánya la 10-an de oktobro 1508) estis hungara entreprenisto kaj ĉefĉambra grafo de Körmöcbánya (1496 – 1507).
Kariero
[redakti | redakti fonton]Johano Thurzó estis la filo de civitano kaj komercisto Georgo Thurzó de Lőcse. Li preparis sin por iĝi pastro en Romo kaj Padovo, sed post la morto de sia patro li transprenis la gvidadon de la entrepreno de sia patro. En 1463 li loksidiĝis en Krakovo kaj li fondis en 1469 entreprenon por vendi minejajn produktojn. En 1490 li aĉetis la minejbienojn de Johano Korvin. En 1493 li faris kontrakton en Venecio kun la bankiero de Aŭgsburgo, Jakob Fugger por eluzado de arĝento-, kupro- kaj plumbominejoj. En 1495 li fondis kuprofornon kaj fandejon en Besztercebánya. Pli poste fare de fondado de la Egyesült Magyar Kereskedelmi Vállalat (Unuiĝinta Hungara Komerca Entrepreno) la plej granda parto de la produkto de arĝento, plumbo kaj kupro de Mezeŭropo eniĝis en la manon de familioj Fugger kaj Thurzó.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar Életrajzi Lexikon[1]