Émile Mayrisch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Emil Mayrisch)
Émile Mayrisch
Persona informo
Naskonomo Jacob Émile Albert Mayrisch
Naskiĝo 10-an de oktobro 1862 (1862-10-10)
en Eich
Morto 5-an de marto 1928 (1928-03-05) (65-jaraĝa)
en Châlons-en-Champagne
Mortokialo trafikakcidento
Lingvoj franca
Ŝtataneco Luksemburgo
Alma mater Athénée de Luxembourg
Familio
Patro Édouard Mayrisch
Frat(in)o Paul Mayrisch
Edz(in)o Aline Mayrisch-de Saint-Hubert
Infano Andrée Viénot
Okupo
Okupo industriisto • entreprenistoinĝeniero
vdr

Émile (ankaŭ Emil) Mayrisch (naskiĝis la 10-an de oktobro 1862 en Eich, Luksemburgo; mortis la 5-an de marto 1928 en Chalons-sur-Marne, Francio, pro aŭtomobila akcidento apud la komunumo La Neuville-aux-Joûtes) estis luksemburga ŝtalindustriisto, prezidanto de la direktoraro de ARBED.

Emil studis de 1862 ĝis 1886 en la Reĝa Teknika Alternejo Aachen (hodiaŭ RWTH Aachen), sed ne finstudis aŭ diplomiĝis. Anstataŭ tio li eklaboris ĉe la fabriko de sia grandonklo Norbert Metz.

Post la unua mondmilito li kunfondis en 1926 i.a. kun Ernst Poensgen, Fritz Thyssen la Internationale Rohstahlgemeinschaft (IRG, ankaŭ: „Internacia Ŝtalkartelo“), kies prezidanto li estis ĝis sia morto. La kartelo reprezentis la ŝtalindustrion de Germanio, Belgio, Luksemburgo kaj Francio; en februaro de 1927 aliĝis ŝtalentreprenoj el Hungario, Aŭstrio kaj Ĉeĥoslovakio.